Serinoj

(Alidirektita el Alario)

La genro Serinus (aŭ serinoj) estas granda genro de birdoj de la familio de Fringedoj troviĝanta ĉefe en afrikotropika regiono kun kelkaj specioj en Eŭropo kaj Azio. La genro enhavas kelkajn specigrupojn inklude kanariojn, serinojn, kelkajn dikbekulojn kaj afrikajn siskinojn. La majoritato de specioj estas malgrandaj al mezgrandaj birdoj kun verdeca kaj flava, ofte strieca plumaro kvankam estas kelkaj rimarkindaj esceptoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Serinoj
enhejmigita kanario
enhejmigita kanario
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Serinus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La traktado de la kanarigrupo kiel ununura genro estis temo de multa debato, kiu uzis kutimajn kaj voĉajn karakterojn por dividi ĝin en 7 aŭ pli da genroj. Ĵusa genetika priserĉado pere de analizoj de DNA sugestis, ke la genro konsistu el du ĉefaj kladoj (Serinus sensu stricto kaj Crithagra) separataj de iuj membroj de la genro Carduelis, kaj tiuj estu pli ĝuste traktataj kiel du separataj genroj. Specioj de la klado Crithagra disiĝu en kelkaj pliaj (sub)genroj kaj tiele la rilatoj ene de la klado estu solvataj. En la suba listo ili estas aranĝitaj en grupoj laŭ estis sugestita en diversaj publikaĵoj ekz.(Elzen et al.) kaj (Ryan et al.).

Serinus sensu stricto redakti

(Sub)Genro: Crithagra redakti

Grupo Dendrospiza redakti

Grupo Ochrospiza redakti

Grupo Crithagra redakti

Grupo Poliospiza redakti

Grupo Pseudochloroptila redakti

Grupo necerta redakti

Genro necerta redakti

Tiuj specioj povus esti rilataj al diversaj grupoj nune klasitaj kiel membroj de Carduelis:

La Citronkardelo kaj la Korsika kardelo estas nune lokataj en la genro Carduelis kiel Carduelis citrinella kaj Carduelis corsicana (Arnaiz-Villena et al., 1998).

Referencoj redakti

  • Arnaiz-Villena, A., Moscoso, J., Ruiz-del-Valle, V., Gonzalez, J., Reguera, R., Wink, M., I. Serrano-Vela, J. 2007. Bayesian phylogeny of Fringillinae birds: status of the singular African oriole finch Linurgus olivaceus and evolution and heterogeneity of the genus Carpodacus. Acta Zoologica Sinica, 53 (5):826 - 834. PDF plena teksto[rompita ligilo]
  • Elzen, R. van den & H. Nemeschkal (1991): Radiation in African canaries (Carduelidae): A comparison of different classificatory approaches. - Acta XX. Congr. Intern. Orn., Christchurch 1990: 459 - 467.
  • Ryan, P.G.; Wright, D.; Oatley, G.; Wakeling, J.; Cohen, C.; Nowell, T.L.; Bowie, R.C.K.; Ward, V. & Crowe, T.M. 2004. Systematics of Serinus canaries and the status of Cape and Yellow-crowned Canaries inferred from mtDNA and morphology. Ostrich 75:288-294.

Eksteraj ligiloj redakti