Grizkola kanario

(Alidirektita el Flavkrona kanario)

La Grizkola kanarioSudafrika kanario (Serinus canicollis) estas malgranda paserina birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Serinoj kiu enhavas la faman specion de la Kanario kaj aliajn similajn speciojn. Ĝi estas specio de loĝantaj birdoj en orienta kaj suda Afriko kaj estis enmetita ankaŭ en Maŭricio kaj Reunio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grizkola kanario
Grizkola kanario
Grizkola kanario
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Serinus
Specio: 'S. canicollis'
Serinus canicollis
(Swainson, 1838)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ties biotopo estas finboso, herbejoj kaj ĝardenoj, preferinde en altateraj areoj.

Aspekto redakti

 
Kvar en arbo, Sudafriko

La Grizkola kanario estas 11–13 cm longa. Maskla plenkreskulo havas olivverdecan dorson kun nigraj bordoj de flugilplumoj kaj vosto. La subaj partoj, pugo kaj vostoflankoj estas flavaj, kaj la suba ventro estas blankeca al helgriza. Nuko kaj kolo estas tre cindrogrizaj, kaj la vizaĝo flavecverda same kiel la brusto, dividitaj per la grizaj antaŭaj pintoj de la griza kolumo, kiu nomigas la specion. La ino estas simila, sed kun malpli da grizo en kapo. Junuloj havas verdecflavajn subajn partojn kun tre markata bruna strieco. Tiu specio estas facile distingebla el la Mozambika kanario pro sia manko de nigraj markoj en vizaĝo.

Kutimaro redakti

Ties alvoko estas cit-it-it, kaj la kanto estas trilado simila al tiu de la kardelo kaj fajfoj elsendataj dum fluga memmontrado aŭ el alta ripozejo, simile al tiu de la Eŭropa serino.

La Grizkola kanario estas komuna kaj gregema semomanĝulo. Ĝi estas foje vidata en aroj de ĝis 500 birdoj for de la reprodukta sezono, ofte asocie en miksitaj kunmanĝantaroj kun aliaj semomanĝuloj. Ĝi manĝas sekajn kaj verdajn semojn, sed eventuale ankaŭ fruktojn, florojn kaj insektojn.

Tiuj afrotropikaj birdoj nestumas solece al en izolitaj kolonioj kie mankas nestolokoj. La seksallogo fare de la masklo estas vigla kun memmontraj flugoj kaj “ĉasado”. La ino konstruas kompaktan tasforman neston en arbusto.

Subspecioj redakti

Aranĝitaj laŭ alfabeta ordo.[1]

  • Serinus canicollis canicollis (Swainson, 1838)
  • Serinus canicollis flavivertex (Blanford, 1869) – ankaŭ konsiderata separata specio nome Flavkrona kanario.
  • Serinus canicollis griseitergum Clancey, 1967
  • Serinus canicollis huillensis Sousa, 1889
  • Serinus canicollis sassii Neumann, 1922

La orientafrika formo S. c flavivertex estas tre distinga, multe pli brila, kaj kun flava kapo kaj sen griza koloro. Ĝi foje ricevas specifan statuson kiel Flavkrona kanario (S. flavivertex).

Ankaŭ la subspecio de Angolo S. c huillensis estas brila kaj flavkapa subspecio.

Referencoj redakti

  1. Serinus canicollis, ITIS Standard Report
  • Ian Sinclair, Phil Hockey, kaj Warwick Tarboton, SASOL Birds of Southern Africa (Struik 2002) ISBN 1-86872-721-1
  • Clement, Harris kaj Davis, Finches and Sparrows kun ISBN 0-7136-8017-2