Albert BÉKY [bEki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Béky Albert estis hungara inĝeniero, instruisto.

Albert Béky
Persona informo
Naskiĝo 9-an de decembro 1869 (1869-12-09)
en Kiskinizs
Morto 26-an de oktobro 1956 (1956-10-26) (86-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Akademio de Selmec
Okupo
Okupo forestry engineer • verkisto de nefikcio
vdr

Albert Béky [1][rompita ligilo] naskiĝis la 9-an de decembro 1869 en Kiskinizs, li mortis la 26-an de oktobro 1956 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Albert Béky studis en Akademio de Selmec ekde 1887. Post la diplomo li laboris en diversaj ŝtataj arbaroj. Interrrompe li instruis en arbarista mezlernejo inter 1896-1900. Post la 1-a mondmilito li respondecis pri arbaroj de Miskolc, post jaroj en Debrecen. Lia plej signifa agado estis arbarigo de la Granda Hungara Ebenaĵo. En 1954 li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Számtan a magyar királyi erdőőri szakiskolák részére (1904) - matematika lernolibro
  • Útmutatás az erdei facsemeték nevelésére és az azokkal való bánásra (1913)
  • Útmutatás az Alföld fásításának munkájához (1932, poste ankoraŭ eldonita trifoje)

Fontoj redakti