Malfermi la ĉefan menuon

-->

Aleksandr Dejneka
Persona informo
Naskiĝo 8-an de majo 1899 (1899-05-08)
en Kursk
Morto 12-an de junio 1969 (1969-06-12) (70-jara)
en Moskvo
Tombo Novodeviĉje tombejo
Lingvoj rusa lingvo
Ŝtataneco Rusia Imperio • Rusa Soveta Federacia Socialisma Respubliko • Sovetunio
Alma mater Vkhutemas
Profesio
Profesio pentristo • poster artist • pedagogo • universitata profesoro • skulptisto
Information icon.svg
vdr
Dosiero:The Defense of Sevastopol 1942.jpg
"La defendo de Sevastopolo", 1942.
Dosiero:Hokkeisty.jpg
"Hokeistoj", mozaiko, 1959 - 1960.

Aleksandr Aleksandroviĉ Dejneka (ruse Александр Александрович Дейнека; naskiĝis la 8-an[jul.]/ 20-an de majo 1899[greg.], mortis la 12-an de junio 1969) estis soveta rusa pentristo, grafika artisto kaj skulptisto, konsiderata kiel unu el la plej gravaj rusaj modernismaj figuraj pentristoj de la unua duono de la 20a jarcento. Lia Kolektiva farmisto bicikle (1935) estis priskribita kiel grava ekzemplo de la stilo Socialisma Realismo.[1]

Dejneka naskiĝis en Kursk[2] kaj studis ĉe la Ĥarkova Artolernejo (disĉiplo de Aleksander Lubimov) kaj ĉe VĤUTEMAS. Li estis fondinta membro de grupoj kiaj OST kaj Oktjabr,[3] kaj lia verko akiris ampleksajn eksponojn en ĉefajr ekspozicioj. Liaj pentraĵoj kaj desegnaĵoj (el kiuj la plje fruaj estis ofte unukoloraj pro la malabundo de artaj materialoj) priskribas ĝenrajn scenojn same kiel laboron kaj ofte sportojn. Dejneka poste ekpentris monumentajn verkojn, kiaj La defendo de Petrogrado en 1928, kiu restas sia plej ikona pentraĵo, kaj La batalo de Sevastopolo en 1942, La ĉirkaŭoj de Moskvo. Novembro 1941 kaj La venkita ĉampiono. Liaj mozaikoj estas ĉefa trajto en la metrostacio Majakovskaja en Moskvo.

Dejneka estis entombigita en la Novodeviĉje tombejo en Moskvo.

Selektitaj verkojRedakti

NotojRedakti

  1. 1,0 1,1 "Left out in the cold" de Alastair Smart in The Telegraph 8a de Novembro 2013. Alirita la 10an de Novembro 2013.
  2. Aleksandr Deyneka. Olga Prodan, RT Russiapedia, 2011. Alirita la 6an de Majo 2013. Archived here.
  3. Художник недели: Александр Дейнека

Eksteraj ligilojRedakti