Aleksej Petroviĉ
Aleksej Petroviĉ Romanov (ruse Алексéй Петрóвич Рома́нов; naskiĝis la 18-an de februaro[jul.]/ 28-an de februaro 1690[greg.] en Moskvo, mortis la 26-an de junio[jul.]/ 7-an de julio 1718[greg.]), unuenaskita filo de la caro Petro la Granda de Rusio kaj de lia unua edzino Eŭdoksia Lopuĥina, estis careviĉ, nome heredanto de la Rusa Imperio ĝis sia ekzekuto.
Aleksej Petroviĉ | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 18-an de februaro 1690 en Moskvo | ||||
Morto | 26-an de junio 1718 (28-jaraĝa) en Petropaŭla fortikaĵo | ||||
Tombo | Katedralo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo vd | ||||
Religio | ortodoksismo vd | ||||
Ŝtataneco | Rusa carlando vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Romanovoj vd | ||||
Patro | Petro la Granda vd | ||||
Patrino | Eŭdoksia Lopuĥina vd | ||||
Gefratoj | Pyotr Petrovich (en) , Elizabeto de Rusio, Anna Petrovna of Russia (en) , Natalia Petrovna (en) kaj Alexander Petrovich (en) vd | ||||
Edz(in)o | Charlotte Christine princino de Brunsvigo-Lüneburg (1711–1715) vd | ||||
Amkunulo | Afrosinya (en) (1715–1718) vd | ||||
Infanoj | Petro la 2-a ( Charlotte Christine princino de Brunsvigo-Lüneburg) Grand Duchess Natalya Alexeyevna of Russia (en) ( Charlotte Christine princino de Brunsvigo-Lüneburg) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
Aktiva en | Sankt-Peterburgo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Edukita kiel sukcedanto de sia patro en la rusa trono, li estis iel manipulita de tutoroj, kaj post batalema rilato kun sia patro, li iĝis instrumento de la opoziciantoj al la politikoj de sia patro, ĉu reformemaj ĉu aŭtoritatemaj. Timema esti konsiderata nedezirata sukcedanto al sia patro, li rifuĝiĝis sub la protekto de la imperiestro Karolo la 6-a de la Sankta Romia Imperio, ĝis, premita de sia patro, li revenis al sia patrujo kredinte falsajn promesojn de pardono. Juĝita de tribunalo, li estis kondamnita pro perfido kaj konspiro kontraŭ la caro, estis pridemandita kaj torturita pro kio plej verŝajne li mortis en prizono de Petropaŭla fortikaĵo, kiam li jam estis fakte kondamnita al mortopuno.
Lia filo Petro iĝis la nova careviĉ, nome heredanto de la Rusa Imperio, kiu estis la lasta persono rekte laŭ vira linio en dinastio Romanov.
Bibliografio
redakti- Hughes, Lindsey. Russia in the Age of Peter the Great. New Haven, CT; London: Yale University Press, 1998 (hardcover, ISBN 0-300-07539-1; paperback, ISBN 0-300-08266-5)