Alexandre Millerand

12-a prezidento de Francio

Etienne Alexandre MILLERAND (la 10-an de februaro 1859 en Parizo - la 6-an de aprilo 1943 en Versailles) estis franca politikisto, ĵurnalisto, advokato kaj ŝtatisto dum la Tria Respubliko. Ĉefministro de Francio en 1920 kaj 12-a Prezidanto de Francio (1920-1924), la unua franca ĉefministro (el sep), kiu estis juda laŭ origino kaj la nura ĝis nun kiu funkciis kiel prezidanto de Francio.

Alexandre Millerand
Persona informo
Naskiĝo 10-an de februaro 1859 (1859-02-10)
en Parizo
Morto 6-an de aprilo 1943 (1943-04-06) (84-jaraĝa)
en Versailles
Tombo Tombejo de Passy vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Pariza Fakultato de Juro • Gimnazio Louis-le-Grand • Lycée Michelet, Vanves vd
Partio Franca Sekcio de la Laborista Internacio vd
Subskribo Alexandre Millerand
Familio
Edz(in)o Jeanne Millerand vd
Infanoj Jacques Millerand vd
Profesio
Okupo ŝtatreprezentantoadvokatopolitikisto vd
Aktiva en Parizo vd
Prezidento de Francio
Dum 1920-1924
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li ekkarieris en la etoso de la Radikala Partio de Georges Clemenceau, sed poste li alproksimiĝis al socialismo, kaj iĝis ministro de komerco kaj industrio en la ministraro de la radikalulo Pierre Waldeck-Rousseau inter 1899 kaj 1902, kion kritikis francaj samtempuloj kiel Jules Guesde kaj eĉ la Dua Internacio, dum li estis apogita ekzemple de Jean Jaurès. Lia dekstrema tendenco rezultiis en forpelo el la Franca Frakcio de la Laborista Internacio en 1904. Inter 1912 kaj 1913 li funkciis kiel Ministro de Milito kaj revenis al ĉi tiu posteno komence de la unua mondmilito. La 20-an de januaro 1920, li sukcedis Clemenceau kiel la Ĉefministro kaj la ministro pri Eksterlandaj Aferoj kaj tenis la postenon de ĉefministro ĝis la 23-an de septembro, kiam li estis elektita Prezidanto de la Respubliko post la eksiĝo de Paul Deschanel, kiu havis servita ekde januaro de tiu jaro.

Kiel prezidanto, li provis interveni en la administrado de la parlamenta sistemo kaj redukti la influon de la Nacia Asembleo. En 1922 okazis unua tiaspeca ekspedicio por viziti la koloniojn de Maroko, Alĝerio kaj Tunizio en Nordafriko. Politike, li identiĝis kun la konservativa "nacia frakcio". Lia ampleksa implikiĝo en politiko, malgraŭ ke la oficejo de la prezidanto estante plejparte ŝtatestra, kaŭzis skandalojn kaj lian forigon de la prezidanteco kaj anstataŭaĵon de Gaston Doumergue en 1924 de la nova socialisma registaro. En 1925 li estis elektita al la Senato kaj servis ĝis la okupo de Francio fare de Nazia Germanio.

Fontoj redakti

  • Anthony Clyne, ALEXANDRE MILLERAND, PRESIDENT OF FRANCE, Current History (1916-1940) - Vol. 19, No. 5 (FEBRUARY, 1924), pp. 768-771 (4 pages) - Published By: University of California Press
  • Marjorie M. Farrar, Politics versus Patriotism: Alexandre Millerand as French Minister of War, French Historical Studies - Vol. 11, No. 4 (Autumn, 1980), pp. 577-609 (33 pages) - Published By: Duke University Press
  • Marjorie M. Farrar, Victorious Nationalism Beleaguered: Alexandre Millerand as French Premier in 1920, Proceedings of the American Philosophical Society - Vol. 126, No. 6 (Dec. 17, 1982), pp. 481-519 (39 pages) - Published By: American Philosophical Society
  • Frieda Fuchs, Historical legacies, institutional change, and policy leadership: the case of Alexandre Millerand and the French factory inspectorate, Theory and Society - Vol. 39, No. 1 (January 2010), pp. 69-107 (39 pages) - Published By: Springer