Alexej PLUDEK (naskiĝis la 29-an de januaro 1923 en Prostějov, mortis la 7-an de septembro 2002 en Prago) estis ĉeĥa verkisto de historiaj romanoj.

Alexej Pludek
Persona informo
Naskiĝo 29-an de januaro 1923 (1923-01-29)
en Prostějov
Morto 7-an de septembro 2002 (2002-09-07) (79-jaraĝa)
en Prago
Tombo Cemetery in Prostějov
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Alma mater Universitato de Ekonomiko ĉe Prago
Okupo
Okupo verkistopolitikistoĵurnalisto • sciencfikcia verkisto • redaktoro • poeto • dramaturgo • bibliotekisto • prozisto • Q125381143
vdr

Li famiĝis per romano "La skribisto de faraono" el la tempo de Aĥnaton, sed lia plej bona verko estas "Konsilisto de grandaj hindreĝoj" pri la hindiaj regantoj Ĉandragupto, Bindusara, Aŝoka kaj iliaj ministroj Ĉanakja kaj Radhagupta. La lasta estas la ĉefrolulo de la romano.

Lia fantazia romano "Malamiko el Atlantido" pri la detruo de la mita insulo, kiun neniigis tro teknika civilizacio estas miksaĵo de historio kaj scienc-fikcio.

Li verkis ankaŭ du librojn pri la imperiestro Karolo la 4-a kaj pri husanoj (Ĉeĥa disputo), aventuran historian romanon por junularo "Kavalira rajdo de Jan el Michalovice" kaj scienc-fikcion "Almenaŭ mil jarojn", kio okazus, se venkus la nazia Tria regno.

Kiel komunisto li rifuzis Pragan printempon 1968 kaj en romano "Vabanko" bildigis tiamajn politikistojn kiel mensogajn karieristojn.

Verkoj redakti

  • Ptačí pírko (Birda plumo, 1959)
  • Vabank (Vabanko, Perdita veto, 1974)
  • Faraonův písař (La skribisto de la faraono, 1966)
  • Rádce velkých radžů (La konsilisto de grandaj hindreĝoj, 1975)
  • Český král Karel (Ĉeĥa reĝo Karolo, 1978)
  • Kralevic, král, císař (Reĝido, reĝo, imperiestro, 1981)
  • Nepřítel z Atlantidy (Malamiko el Atlantido, 1981)
  • Hledání antipoda (Serĉado de antipodo - scienc-fikciaj rakontoj)
  • Česká pře (Ĉeĥa disputo - pri religiaj disputoj kaj bataloj de husanoj)
  • Rytířská jízda Jana z Michalovic (Kavalira rajdo de Jan el Michalovice)
  • Takových tisíc let (Almenaŭ mil jarojn - kio okazus, se venkus nazioj)