Alfred Böhm

aŭstra aktoro

Alfred BÖHM (naskiĝinta la 23-an de marto 1920 en Vieno, mortinta la 22-an de septembro 1995 en Ströblitz) estis aŭstra aktoro. Fratoj liaj estis la aktoroj Carlo Böhm kaj Franz Böheim.

tombo por Alfred Böhm kaj lia edzino Edeltraud, je Wieselburg

Post la lernejfrekvento, Böhm trejniĝis kiel aktoro kaj unue engaĝiĝis ĉe la Tirola Landa Teatro (en Innsbruck) kaj ĉe Landestheater je Linz. En decembro li devis eksoldati ĉe Wehrmacht servonte en la Infanteriregimento 134 de la 44-a Infanteridivizio. Baldaŭ li rajtis aktori fronte por distrado de la kamaradoj. Je la fino de la Dua mondmilito li fariĝis militkaptito de la Usona Armeo: elinternigeja forsendiĝo sekvis ankoraŭ en novembro 1945.

Inter 1958 kaj 1980 li estis ensembla membro de Theater in der Josefstadt en la 8-a viena urbodistrikto. Tie li furoris kie karakterkomikisto en teatraĵoj de Ödön von Horváth, Johann Nestroy, Ferenc Molnár kaj Ferdinand Raimund. Sekvis gastdungiĝoj ĉe Kabaredo Simpl de Karl Farkas.

Aktoraj fokusoj de li tamen restis pri filmo kaj televido, Krom multaj roloj en televidersioj (ekz. Familie Leitner kun pli ol 100 epizodoj aŭ Der Leihopa) famigis lin ankaŭ roli en la unua parto de Der Bockerer sub la reĝisorado de Franz Antel). Kiel kelnero Alfredo oni ĝuigis lin pli ol kvarcent fojoj en la poroldula televiddistrada elsendo Seniorenclub de ORF.

Honoroj

redakti
  • 1992: Romy (televidpremio)
  • 1995: Romy (en platino, por la verkaro)
  • rezigno havigi al si honoran tombon sur la Centra Tombejo de Vieno

Filmoj (elekto)

redakti
  • 1957: Der Pfarrer von St. Michael
  • 1957: Wien, du Stadt meiner Träume
  • 1957: Wer die Heimat liebt
  • 1958: Hallo Taxi
  • 1958: Die singenden Engel von Tirol
  • 1958: Wenn die Bombe platzt
  • 1958–1967: Familie Leitner (ORF)
  • 1959: Gitarren klingen leise durch die Nacht
  • 1963: Charleys Tante
  • 1965: Lumpazivagabundus
  • 1968–1993: Seniorenclub (poroldula distradserio; rolante kelneron Alfredo)
  • 1968: Immer Ärger mit den Paukern
  • 1969: Hilfe, ich liebe Zwillinge!
  • 1970: Dornwittchen und Schneeröschen
  • 1971: Gestrickte Spuren (ORF kaj ZDF)
  • 1972: Die lustigen Vier von der Tankstelle
  • 1972: Briefe von gestern
  • 1972–1975: Elternschule (televida serio)
  • 1974: Die gelbe Nachtigall
  • 1978: Pension Schöller (ORF)
  • 1980: Der Mustergatte (ORF)
  • 1981: Der Bockerer
  • 1982: Alfred auf Reisen (ORF-serio)
  • 1985: Der Sonne entgegen (gastludo en serio)
  • 1985–1989: Der Leihopa (televidserio)
  • 1991: Patient aus Leidenschaft
  • 1992: Almenrausch und Pulverschnee (televidserio)
  • 1992: Die Zwillingsschwestern aus Tirol (televide)


Literaturo

redakti
  • Hermann J. Huber: Langen Müller’s Schauspielerlexikon der Gegenwart. Deutschland. Österreich. Schweiz. Albert Langen • Georg Müller Verlag GmbH, München kaj Wien 1986, ISBN 3-7844-2058-3, p. 86

Eksteraj ligiloj

redakti