Alterswil FR
- La mallongigo FR en Alterswil FR staras por la svisa Kantono Friburgo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Alterswil. |
Alterswil estas komunumo en la distrikto Sinĝino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1929 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Alterswil | |
---|---|
Blazono de Alterswil | |
Preĝejo de Alterswil | |
former municipality of Switzerland • komunumoparto en Germanio | |
Kantono | Friburgo |
Distrikto | Sinĝino |
Koordinatoj | 46° 47′ 41″ N 7° 15′ 38″ O / 46.79472 °N, 7.26056 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ 41″ N 7° 15′ 38″ O / 46.79472 °N, 7.26056 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1929 |
Areo | 16,11 km² |
Alteco | 758 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1715 |
Komunumkodo | 2291 |
Mapo de Alterswil | |
Geografio
redaktiAlterswil situas en la monteta regiono de la orienta Friburga Mezlando okcidente de la rivero Sinĝino, kiu formas la orientan komunumlimon kaj la limo al Kantono Berno. Krom la vilaĝo Atlerswil al la komunumo apartenas al vilaĝetoj kaj setlejoj Beniwil (sur alteco de 750 m s.m.), Galteren (sur alteco de 700 m s.m.), Geriwil (sur alteco de 753 m s.m.), Heimberg (sur alteco de 805 m s.m.), Hergarten (sur alteco de 835 m s.m.), Ober Maggenberg (sur alteco de 899 m s.m.), Muren (sur alteco de 758 m s.m.), Seeli (sur alteco de 748 m s.m.), Wengliswil (sur alteco de 804 m s.m.), Wilersgut (sur alteco de 846 m s.m.), kaj Wolgiswil (sur alteco de 717 m s.m.).[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 16,11 km², de kiuj 16,2% estas kovritaj de arbaro, 76,4% servas por agrikulturo kaj 6,6% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Alterswil limas en nordoriento al Sankt-Antoni, en oriento al Schwarzenburg, en sudoriento al Guggisberg, en sudsudoriento al Plaffeien, en sudo al Brünisried, en sudokcidento al Sankt-Urso, kaj en nordokcidento al Tafers.
Trafiko
redaktiTra la komunumo kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 177 de Tafers al Plaffeien. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 troviĝas en Düdingen proksimume 7 kilometrojn nordokcidente de la komunumo. Per la buslinio de Friburgo tra Tafers al Plaffeien kaj la lago Schwarzsee la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Alterswil datiĝas el la jaro 1148 kiel Alterihcwilere. en 1148 Alterswil apartenis al la Priorejo Rüeggisberg. En la jaro 1386 Alterswil estis rabobruligita de la berna armeo. En la jaro 1442 Rüeggsiberg vendis sian feŭdon en Alterswil al la urbo Friburgo, kaj Alterswil estis integrita al la Malnova Kamparo de Friburgo al la grandparoĥo de Tafers, al kiu ĝi kiel Juch-Kvartalo (en alemana lingvo Juchschrot) apartenis ĝis 1831, kiam la kvartaloj de Tafers estis dividitaj kaj el la Juch-Kvartalo fariĝis la komunumo Alterswil, kiu ĝis 1848 apartenis al la Germana distrikto de Friburgo kaj poste surbaze de la nova kantona konstitucio estis integrita al la distrikto Sinĝino.[3]
Vidu ankaŭ
redakti- Aliaj lokoj kun la nomo Alterswil
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Alterswil FR – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)