Amalie Dietrich
Amalie DIETRICH [amalje ditriĥ], origine: Amalie NELLE (naskiĝis la 26-an de majo, 1821, mortis la 9-an de marto, 1891) estis germana botanikistino.
Amalie Dietrich | |
---|---|
Portreto de Amalie Dietrich fare de Christian Wilhelm Allers kiam ŝi havis 60 jarojn. | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de majo 1821 en Siebenlehn |
Morto | 9-an de marto 1891 (69-jaraĝa) en Rendsburg |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Saksio |
Okupo | |
Okupo | botanika kolektisto (1863–1872) esploristo natursciencisto entomologo zoologo botanikisto citizen scientist (en) |
Ŝi naskiĝis en Siebenlehn apud Meißen. En la jaro 1846 ŝi edziniĝis al la botanikisto Wilhelm Dietrich, akompanis lin al pluraj esplorvojaĝoj kaj akiris tiel ampleksajn sciojn pri la kolektado kaj klasifikado de plantoj. En 1861 la geedzoj disiĝis, kaj por vivteni sin kaj ebligi al sia filino bonan edukadon, Amalie Dietrich de 1863 ĝis 1873 partoprenis esplorvojaĝon tra Aŭstralio. Tie ŝi ne nur okupiĝis pri plantoj, sed ankaŭ pri bestoj kaj pri etnografie utilaj materialoj de la aborigenoj. Reveninte al Germanio, ŝi laboris en la Botanika Muzeo de Hamburgo. Ŝi mortis en 1891 en Rendsburg, Ŝlesvigo-Holstinio.
Pluraj plantoj kaj bestoj ricevis siajn nomojn honore al Amalie Dietrich: ekz. la vespoj Nortonia Amaliae kaj la algoj Amansia Dietrichiana kaj Sargassum Amaliae.