Amaranthus hypochondriacus

Amaranthus hypochondriacus, estas kultivata kiel ornamplanto sub la nomo funebra amaranto . Amaranto (Amaranthus) estas genro ene de la plantfamilio Amarantacoj (Amaranthaceae). Tiu kulturplanto hejmiĝas el la sudokcidenta Nordamerikokaj el Mezameriko. Ĝi estas falsa cerealo, ĉar la semo estas uzata simile al cerealo, sed la specio ne apartenas al vera cerealo kaj ĝi ne estas de Poacoj. La specio estas grava kulturplanto en la vivteniga agrikulturo en Meksikio kaj piede de la Himalajo en orienta Azio. Ĝi ne havas grandan signifon pro la malgranda rikolto.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Amaranthus hypochondriacus
kampo kun ruĝa amaranto
kampo kun ruĝa amaranto
Biologia klasado
Regno: Plantoj, Plantae
Divizio: Angiospermoj, Magnoliophyta
Ordo: Kariofilaloj, Caryophyllales
Familio: Amarantacoj, Amaranthaceae
Subfamilio: Amaranthoideae
Genro: Amaranto, Amaranthus
Specio: A. hypochondriacus
Amaranthus hypochondriacus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Vegetalaj karakterizaĵoj redakti

Amaranthus hypochondriacus estas unujara, herba planto. Ĝi kreskas ĉ. du metrojn (de 0,4 ĝis 2,5 metroj, en Ĉinujo la rikolto estas ankoraŭ pli malgranda. La planto havas fortan pivotradikon. La tigo kreskas vertikale kaj estas ripa.

La verdaj, eliptaj ĝis ovalaj folioj staras spirale kaj alternante ili estas verdetaj, ruĝetaj, ĝis violaj. La foliplato larĝas 2 ĝis 7 cm kaj longas 4 ĝis 12 cm.

Generaj karakterizaĵoj redakti

La terminale staranta ĝis 45 cm longa floraro (tirso) estas senfolia ĉe la supraj partoj. La floroj plej ofte estas malhele purpure ruĝaj, malofte ruĝaj, flavetaj aŭ verdetaj.

La preskaŭ sentigaj floroj estas ĉiam unuseksaj.

La kromosom-nombro estas x = 16, 17; se ekzistas diploideco la kromosomnombro estas 2n = 32, 34.

Distingo de parencaj specioj redakti

Amaranthus hypochondriacus kaj la kulturplantoj Amaranthus caudatus kaj Amaranthus cruentus distingiĝas je rigidaj kaj ne pendantaj floraroj. De la simila Amaranthus powellii ĝi distingiĝas je pli grandaj foliaroj. La floraroj de Amaranthus hypochondriacus longas pli ol 30 cm.

Ekologio redakti

Amaranthus hypochondriacus estas C4-planto kaj kvalita kurttaga planto (KTP).

Amaranthus hypochondriacus estas varmĝermanta planto, kiu ĝermas ekde grundtemperaturo de 15 ĝis 18 °C . Amaranthus hypochondriacus estas plejparte mempoleniganto (aŭtogama, sed ankaŭ) ventpoleniganto. Ĝi kreskas ĝis alteco de 2000 metroj. La planto de estas frostrezista. Ĝi preferas tralaseblajn, fekundajn, acidetajn grundojn. La kreskejo estu suna.

 
ilustraĵoj

Kultivado kaj historio redakti

Restaĵoj de Amaranthus hypochondriacus oni trovis en indiana loĝloko en Arizono, kiuj datiĝas ĉ. 1350 ĝis 1400 post Kristo. La indianaj popoloj de la Pimoj kaj Pajuteoj kultivis tiun specion de Amaranto.

Uzado redakti

La semoj estas muelitaj al faruno. El la faruno oni kuiras kaĉon aŭ bakas flanpanon. Ĉar la semoj ne havas glutenon la faruno ne taŭgas por baki panon.

Sistematiko redakti

La unua priskribo de Amaranthus hypochondriacus faris en la jaro 1753 pere de Carl von Linné. Sinonimoj de Amaranthus hypochondriacus L. estas: Amaranthus chlorostachys subsp. erythrostachys (MOQ.) AELLEN, Amaranthus flavus L., Amaranthus frumentaceusBUCH.-HAM. EX ROXB., Amaranthus amardana BUCH.-HAM. IN WALL. EX MOQ.-TAND., Amaranthus leucocarpus S.WATS., Amaranthus leucospermus S.WATS.

Kiel sovaĝa praspecio estas Amaranthus powellii S.WATS.

Eksteraj ligiloj redakti