Amaranthus cruentus

La ruĝa amaranto (Amaranthus cruentus), nomata ankaŭ grapola amaranto estas plantospecio el la genro Amaranto (Amaranthus) ene de la familio de la Amarantacoj (Amaranthaceae).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Amaranthus cruentus
kampo kun ruĝa amaranto
kampo kun ruĝa amaranto
Biologia klasado
Regno: Plantoj, Plantae
Divizio: Angiospermoj, Magnoliophyta
Ordo: Kariofilaloj, Caryophyllales
Familio: Amarantacoj, Amaranthaceae
Subfamilio: Amaranthoideae
Genro: Amaranto, Amaranthus
Specio: A. cruentus
Amaranthus cruentus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
ilustraĵo el Flora de Filipinas, 1880–1883.
 
Amaranthus cruentus semoj.
 
grapola amaranto.
 
foliaro kaj folioj de la verda grapola amaranto.

Aspekto kaj folio redakti

Amaranthus cruentus kreskas kiel unujara herba planto. Ĝi formas pivotradikon[1] kaj atingas kreskoalton de 30 centimetroj ĝis 2 metroj. La plantpartoj estas ofte ruĝecaj. La disbranĉiga trunko estas eĝa, kalva aŭ pli kaj malpli kovrata per triĥomoj.

La alternanta aŭ spirale starantaj folioj havas folitigojn kaj foliplatojn. La folitigon longas de 2,5 ĝis 18 cm. La simpla, lanceta ĝis ovforma foliplato longas de 6 ĝis 20  cm.. Ne ekzistas stipuloj. La kotiledonoj estas ĉirkaŭ 1,5  cm longaj, karnecaj kaj havas tigojn.

Floraro kaj floro redakti

Amaranthus cruentus estas monoika. La terminale staranta, grapolara tuta floraro estas kunigita el densaj, spiksimilaj partaj floraroj. Ĝi longas 30 ĝis 50  cm kaj havas diametron de ĉirkaŭ 15 cm. La plej supra parta floraro staras ofte vertikale. La ĉirkaŭ 2 mm longaj brakteoj estas sube de la mezo sekhaŭta.

La masklaj floroj havas kvar aŭ kvin 2 ĝis 2,4 mm longajn, pintigitajn, spatelformajn tepalojn kaj kvinl iberajn, ĉirkaŭ 1 mm longajn stamenojn. La inaj floroj havas ĉiam kvin 1,2 ĝis 1,8 mm longajn preskaŭ samajn tepalojn, kiuj estas oblongaj ĝis lanceraj ĝis eliptaj kaj havas pintajn ĝis rondigitajn finojn.

Frukto kaj semoj redakti

La malhele ruĝaj, kalvaj kapsuloj (kapsulkovriloj) longas 2 ĝis 2,5 mm kaj estas renverse ovoformaj ĝis rombaj kaj enestas nur unu semo. La eburkoloraj ĝis flavecaj aŭ ruĝe malhelbrunaj glataj pseŭdogreno-semoj havas diametron de ĉirkaŭ 1,4 mm. La semo havas ameloriĉan perispermon. La milgrajna amaso estas nur 0,5–1,1 gramoj.

La planto kreskas ĝis alteco de 2000 metroj super marnivelo. Ĝi ne estas frostrezista kaj povas kreski sur malkompaktaj bone tralaseblaj fekundaj, acidetaj ĝis alkalaj grundoj. La planto preferas sunan kaj protektatan kreskejon. La temperaturo estu inter 10–40 °C. Ĝi preferas multe da precipitaĵo. Ĝi estas C4-planto kaj kvalita kurttaga planto (KTP), la rikolto estas ĉirkaŭ 800–3000 kg/ha.

Kromosomnombro redakti

La kromosomonombro estas 2n = 32, 34.

Disvastigo redakti

Amaranthus cruentus hejmiĝas en Sudameriko kaj disvastiĝis jam frue ĝis Mezameriko kaj la sudaj regionoj de sudorienta Usono.

Uzado redakti

La relative malgrandaj semoj estas facile rikolteblaj. Ili estas manĝataj kiel pseŭdogreno, precipe en Meksikio kaj Hindio. Intertempe tiu amaranto ankaŭ estas kultivata en orienta Afriko, ekzemple en Sudano.

Taksonomio redakti

La unua priskribo de Amaranthus cruentus okazis 1759 fare de Carl von Linné en Systema Naturae, Editio Decima 2, p. 1269 [2]. Sinonimoj por Amaranthus cruentus L. estas: Amaranthus chlorostachys WILLD., Amaranthus hybridus subsp. cruentus (L.) THELL., Amaranthus paniculatus L.[3]

Referencoj redakti

  1. Robert H. Mohlenbrock: Flowering Plants. SIU Press, 2001, ISBN 0-8093-2380-X, S. 119 f.
  2. Erstveröffentlichung eingescannt bei biodiversitylibrary.org.
  3. Amaranthus cruentus en Germplasm Resources Information Network (GRIN), USDA, ARS, National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Maryland. Alirita la 7an de Oktobro 2018.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti