Ana Fernández

hispana aktorino

Ana FERNÁNDEZ (Valencina de la Concepción, Sevilo, 29a de majo 1965) estas hispana aktorino, kiu partoprenis en nombraj filmoj, inter kiuj Yerma de Pilar Távora, mezfilmoj kiel Tesoro de Miguel Vives, en televido kaj en teatro. Ŝi laboris ankaŭ por dublado.

Ana Fernández
Persona informo
Naskiĝo 29-an de majo 1965 (1965-05-29) (58-jaraĝa)
en Valencina de la Concepción
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio kaj kariero redakti

Solas estis ŝia unua protagonista rolo en kino, nome ankaŭ unua verko de Benito Zambrano kiu estis granda sukceso por Ana Fernández, kiu ricevis proe la Goya-premion al la plej bona novula aktorino, kaj la Arĝentan Irison al la plej bona novula aktorino en la Internacia Kinfestivalo de Bruselo, inter aliaj. Sekvis filmoj kiel Sé quién eres, de Patricia Ferreira kaj You're the One (una historia de entonces), de José Luis Garci, per kiu ŝi denove kandidatiĝis al Goya-premio al la plej bona duaranga aktorino.

Ŝi laboris kun kelkaj de la plej prestiĝaj reĝisoroj de la hispana kino. Inter lastaj laboroj menciindas Tiovivo c. 1950, de José Luis Garci; Tánger, kun Jorge Perugorría kaj Fele Martínez, kiu estis debuto kiel reĝisoro de la novelisto Juan Madrid; Pasos, debuto kiel reĝisoro de la veterana argentina aktoro Federico Luppi kaj La promesa, kun Carmen Maura.

Ana intervenis en filmoj tiel gravaj kiel Hable con ella, de Pedro Almodóvar kaj En la ciudad sin límites, tiu lasta kun Fernando Fernán Gómezkaj Leonardo Sbaraglia. Ŝi laboris ankaŭ por José Luis Garci en Historia de un beso, pro kiu ŝi estis kandidatigita al Goya al la plej bona aktorino.

Filmoj redakti

  • 1998 Yerma - Lavistino
  • 1998 Tesoro (kurto) María
  • 1999 Solas - María (Benito Zambrano, 1999)
  • 2000 You're the One (una historia de entonces) - Pilara
  • 2000 Sé quién eres - Paloma (Patricia Ferreira, 2000)
  • 2000 Vaivén (kurto)
  • 2001 Malefemmene - Candela
  • 2001 El apagón (kurto)
  • 2002 Historia de un beso - Andrea
  • 2002 El hijo de John Lennon (kurto)
  • 2002 La soledad era esto - Mercedes
  • 2002 Hable con ella - Fratino de Lydia
  • 2002 En la ciudad sin límites - Carmen
  • 2002 Reflejos - Julia
  • 2002 El resultado de la vida (kurto) - Sinjorino
  • 2004 Tiovivo c. 1950 - Teresita
  • 2004 La promesa - Dorita
  • 2004 Tánger - Lidia
  • 2005 Pasos - Silvia (Federico Luppi, 2005)
  • 2005 Morir en San Hilario - Esther (Laura Mañá, 2005)
  • 2006 Pura sangre - Clara
  • 2006 Amor en defensa propia - Adriana
  • 2006 Sin ti - Lucía (Raimon Masllorens, 2006)
  • 2007 El corazón de la tierra - Mercedes (Antonio Cuadri, 2007)
  • 2007 Lola - Rosario
  • 2008 Muñeca, cuestión de sexo - Gabriela (Sebastián Arrau, 2008)
  • 2008 Bienvenido a Farewell-Gutmann - Adela
  • 2009 El único camino … Mari
  • 2009 Volver a empezar … Mari
  • 2010 Efímera (kurto) - María
  • 2010 Vidas pequeñas - Bárbara (Enrique Gabriel, 2010)
  • 2010 El grifo (kurto) - Hija
  • 2010 Ni dios, ni patrón, ni marido
  • 2011/II Sol (kurto)
  • 2011 Acorralados - Eva Priaska
  • 2012 30 años de oscuridad[1]
  • 2012 Casi inocentes - Regina
  • 2012 Els nens salvatges - Rosa
  • 2013 Cuidado con lo que sueñas - Candela (Venezuela)
  • 2014 La novia - Amikino de la familio
  • 2014 Purgatorio - Ana
  • 2018 Con el viento
  • 2019 La suite nupcial
  • 2019 Abuelos - Amalia

Televido redakti

Jaro Titolo Rolulo Kanalo Epizodoj
1997 Todos los hombres sois iguales Marta Reyes Telecinco 1 epizodo
1997 Los negocios de mamá Azafata La 1 1 epizodo
2000 María: madre de Jesús María
2000 Policías, en el corazón de la calle Lucía Ramos Antena 3 14 epizodoj
2003 La Mari Mari Canal Sur Televisión 2 epizodoj
2003 Mónica Mónica - TV filmo
2005 Falsa culpable Isabel Costa TV filmo
2007 Vida de familia Marta TV filmo
2008 Flor de mayo Tona TV filmo
2009 La Mari 2 Mari Canal Sur Televisión 2 epizodoj
2010 La Pola Virreina Doña Francisca Villanova y Marco Canal RCN
2011 El ángel de Budapest Sra. Tourné La 1 TV filmo
2019 Brigada Costa del Sol Alicia Mestre Telecinco 12 epizodoj
2020; - 2022 Servir y proteger Diana del Val La 1 65 epizodoj
2022 Desconocidas Blanca Canal Sur Televisión 13 epizodoj

Referencoj redakti

  1. Nacho González (23a de januaro 2012). «'Topos' en la carrera por los premios Goya». elmundo.es. Konsultita la 23an de oktobro 2013.

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ana Fernández (actriz) en la hispana Vikipedio.