András Arató (elektroinĝeniero)
András Arató [andrAŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Arató András estas hungara elektrinĝeniero, interreta fenomeno.
András Arató (elektroinĝeniero) | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Hide the Pain Harold • Pain Harold • Harold |
Naskiĝo | 11-an de julio 1945 (78-jaraĝa) en Kőszeg |
Lingvoj | hungara • angla • rusa |
Loĝloko | Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto - elektrotekniko (–1969) |
Okupo | |
Okupo | elektrika inĝeniero stock model (en) |
TTT | |
Retejo | https://www.hidethepainharold.com/ |
András Arató[1][2] naskiĝis la 11-an de julio 1945 en Kőszeg.
Biografio
redaktiAndrás Arató akiris diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto, poste li estis elektroinĝeniero en pluraj laborejoj ĝis la pensiuliĝo. Lia edzino naskis solan filon kaj li ricevis 2 premiojn en 2002 kaj 2010. Sveda fotisto fotis pri li serion en 2010, kiu disetendiĝis interrete. Iom poste same interrete oni transprenis ĝin kiel interesa vizaĝo kaj la foto iĝis tutmonde konata kun nomo Harold! Kaŝu la doloron! konata precipe angle "Hide The Pain Harold". En 2016 Arató interrete deklaris sian originan nomon.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Világítástechnika (1999)
- Világítástechnikai kislexikon (kunredaktoro, 2001, denove 2015)
- Közvilágítási kézikönyv (kunaŭtoro, 2009)
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM657492 hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://www.imdb.com/name/nm11263945/ usona filma datenaro