András Hábetler

András Hábetler [andrAŝ] (naskiĝis en 1973 en Budapeŝto) estas basbaritona operkantisto, privata kantisto, opero-reĝisoro, konstanta gastoartisto de la Budapeŝta Ŝtata Operejo.

András Hábetler
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aprilo 1973 (1973-04-16) (51-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater ELTE Radnóti Miklós Gimnazio

Semmelweis Universitato

Okupo
Okupo operkantisto • teatra reĝisoro
TTT
Retejo https://www.habetlerandras.hu/
vdr

Kariero redakti

Kiel adoleskulo li estis sukcesa akvopilkisto, poste li akiris kuracistan diplomon ĉe la Medicinascienca Universitato Semmelweis. Li lernis kantadon private, inter liaj majstroj estis: Mircea Breazu, Veronika Kincses, Margit Ercse kaj László Polgár. Li debutis kiel operkantisto en la jaro 2000, li kantis Masetto de Don Giovanni en la Fortikaĵo de Diósgyőr, reĝisorite de Balázs Kovalik. Inter 2000 kaj 2002 li estis gastostudento de la Muzikarta Universitato Ferenc Liszt, tie li aktoris en la jenaj ekzamenaj spektakloj: Monteverdi: Kronigo de Poppea, Händel: Giustinio, Massenet: Don Quichotte, Poulenc: Mamoj de Tiresias.

Li debutis en la Budapeŝta Ŝtata Operejo en septembro 2003, kiel 2-a arbohakisto de la Sanga Nupto. Inter 2003 kaj 2005 li estis studia aktoro de la Operejo, ekde tiam konstanta gastoartisto. Li estis la iniciatoro kaj organizanto de la t.n. Balkoncertoj de la festivalo Pozsonyi Piknik en Budapeŝto. Li ankaŭ okupiĝas pri reĝisorado de operaj spektakloj, en somero 2013 li havis grandan sukceson per la moderna reĝisorado de La geedziĝo de Figaro sur la Subĉiela Scenejo de Városmajor. Li fondis la operkompanion Faremido kun elstaraj operkantistoj celante popularigi la ĝenron de opero.

Inter 2020 kaj 2021 li gvidis operopopularigan radioprogramon 'Operaklub' en la progresema budapeŝta radiostacio 'Klubrádió'. Ekde 2021 li reiris al sia profesio kiel kuracisto.

Liaj ĉefaj roloj redakti

Fontoj redakti

opera.hu

https://www.habetlerandras.hu/ Arkivigite je 2019-11-04 per la retarkivo Wayback Machine