András Hegedüs
HEGEDÜS András [hegedueŝ andraŝ] (naskiĝis la 31-an de oktobro 1922 en Szilsárkány; mortis la 23-an de oktobro 1999) estis hungara komunista politikisto, ekonomikisto, sociologo. En 1955 kaj 1956 li estis ĉefministro.
- 1941-1943 studis en la Teknika Universitato de Budapeŝto
- 1942 aniĝis al la hungara KP
- 1944 enkarcerigita je 2 jaroj, sed li eskapis
- 1945-1947 ĝenerala sekretario de la juna organizaĵo de la hungar KP (MADISZ)
- 1950-1955 laboris en diversaj postenoj de la komunista registaro, partio
- 1955.03.-1956.10.23 ĉefministro
- 1957-laboris en sciencaj postenoj kaj pro kritiko, kontraŭstaro al politiko de KP, oni forigis lin en 1973 el la hungara KP
András Hegedüs | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Hegedüs András | |||||
Naskiĝo | 31-an de oktobro 1922 en Szilsárkány | ||||
Morto | 23-an de oktobro 1999 (76-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Tombejo Farkasrét vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto vd | ||||
Partio | Hungara Komunista Partio • Hungara Socialista Laborista Partio • Partio de Hungaraj Laboristoj vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • sociologo vd | ||||
Aktiva en | Budapeŝto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lia nomo signifas laŭvorte VIOLONISTA, kiu hungare nun skribiĝas HEGEDŰS, sed la familia nomo de la iama ĉefministro estas skribenda per mallonga Ü.