Andrea Osvárt [oŝvArt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Osvárt Andrea estas hungara aktoro, manekeno, filmoproduktoro.

Andrea Osvárt
Andrea Osvárt
Andrea Osvárt
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aprilo 1979 (1979-04-25) (44-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaraitala
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd • Kodály Zoltán High School, Pécs
Okupo
Okupo aktoromodelofilmproduktoro • filmaktoro
TTT
Retejo http://www.andreaosvart.com/
vdr

Andrea Osvárt[1][2] naskiĝis la 25-an de aprilo 1979 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Andrea Osvárt estis edukita en Tamási. Ŝi maturiĝis en muzika gimnazio en Pécs, poste ŝi akiris diplomon pri Italio en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 2003 kaj en la sama jaro diplometon en privata aktorlernejo de Margit Földessy. Pli frue ŝi estis manekeno ekde la aĝo de 16. La manekenaj sukcesoj venis kaj ŝi estis ankaŭ reklamfiguro. En 2004 ŝi studis aktoradon en Romo, en la sekva jaro en Novjorko, en 2010 en Los Anĝeleso, sed ŝi frekventis kurson ankaŭ pri scenarlibro. Ekde 2004 ŝi havis precipe ĉefrolojn en italaj filmoj, foje en hungaraj, usonaj kaj aliaj filmoj aŭ ŝi estis produktoro de filmoj. Inter 2007-2014 ŝi estis ankaŭ prezentisto en Hungario en pluraj televiziaj spektakloj. Ŝi ricevis ĉefe italajn premiojn. Ŝi parolas flue hungare, angle kaj itale.

Ŝiaj filmaj roloj (elekto) redakti

  • Riflesso (2004) - ĉefrolo
  • Transporter - The series (2012–2013) - ĉefrolo
  • Megdönteni Hajnal Tímeát (hungara filmo, 2014) - ĉefrolo

Fontoj redakti

Referencoj redakti