Andreas REYHER (naskiĝinta la 14-an de majo 1601 en Suhl-Heinrichs, mortinta la 12-an de aprilo 1673 en Gotao) estis germana pedagogo.

Andreas Reyher
Andreas Reyher im Kreis seiner Familie, Porträt von August Erich (1643)
Andreas Reyher im Kreis seiner Familie, Porträt von August Erich (1643)
Persona informo
Naskiĝo 4-an de majo 1601 (1601-05-04)
en Heinrichs
Morto 2-an de aprilo 1673 (1673-04-02) (71-jaraĝa)
en Gotha
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo pedagogo
vdr

Vivo redakti

Estante filo de komercisto per vino li studis inter 1621 kaj 1625 filologion kaj teologion ĉe la universitato de Lepsiko. Magistriĝo sukcesis en la jaro 1627-a. Malantaŭe li ekigis prelegadon. En 1631 oni akceptis Reyher inter la docentaro altlerneja kaj samtempe aperis liaj unuaj verkoj.

En 1632 li iĝis estro de la Hennebergia Gimnazio je Schleusingen, en 1639 je Lüneburg. De 1641 li ĉefis ĉe Ernestinum en Gotao kie li restis ĝismorte kiel konsilisto de Ernesto la Pio. Gotae estis lia tasko novorganizi la edukan sistemon en la tuta dukujo laŭ la ideoj de Wolfgang Ratke.

En 1644 duko Ernesto komisiis lin pri la gvidado de la libropresejo de Peter Schmid el kiu poste evoluis la entrepreno Engelhard-Reyhersche Hofbuchdruckerei.

Atingoj redakti

La novaj lernejaj leĝoj kaj metodikaj normoj estis grava bazo por unueca eduksistemo en ĉiuj bazlernejoj. Danke al Reyher unuafoje estis en germana duklando deviga lernejfrekventado. Li ankaŭ engaĝiĝis pri natursciencoj kaj politika pluklerigo. Horartabuloj lernejaj kaj modernaj lernolibroj plibonigis la lernadon. La librojn oni uzis ankaŭ en aliaj germanaj kaj negermanaj landoj. La lerneja sistemo de la dukujo Saksio-Gotao modelis ĝis la 18-a jarcento kaj estis la onidiro ke en tiu duklando la kamparanoj estas pli kleritaj ol nobeloj en aliaj teritorioj.

Reyehers ankaŭ fondis la unuan modernan presejon en Gotao: do li ne nur verkadis (i.a. didaktikaĵojn) sed estis eldonisto kaj presisto de la propraj veroj.

Familio kaj honoroj redakti

 
Reyher-lernejo en Gotao

En majo 1633 li nuptis Katharina Abesser, filino de superintendanto. De dudek infanoj (7 filoj kaj 5 filinoj) sep atingis la adoltan aĝon; inter ili estis la astronomo kaj matematikisto Samuel Reyher. Kun la dua edzino (de januaro 1659), Anna Blandine Bachof, li havis 3 filojn kaj 3 filinojn el kiuj nur la filoj iĝis adoltoj.

Je lia honoro en Gotao portas de 1900 lernejo la nomon Reyherschule, krome strato en Gotao. Lia tombo de sur la en 1904 neniigita tombejo malnova de Gotao ne konserviĝis, nur la tomboŝtono de la tombo de la edzino kaj de pluraj nepoj; ili hodiaŭ videblas vande de la atendejo de la gotaa ĉeftombejo.

Verkoj (elekto) redakti

  • Special- und sonderbahrer Bericht, wie nechst Göttlicher verleyhung die Knaben und Mägdlein auff den Dorffschafften und in den Städten die unter dem untersten Hauffen der Schul-Jugend begriffene Kinder im Fürstenthumb Gotha kurtz und nützlich unterrichtet werden können und sollen. Gotao 1642. Nachdruck Raschke, Zschopau 1883.
  • Realienbuch, Gotao 1657.

Literaturo redakti

  • Art. „Reyher, Andreas“ de Max Berbig. Ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, Band 53 (1907), p. 322–325 (tie ĉi interrete)
  • Annette Gerlach, Cornelia Hopf, Susanne Werner: Magister Andreas Reyher (1601–1673). Handschriften und Drucke. Bestandsverzeichnis. Forschungs- und Landesbibliothek, Gotha 1992.
  • Gerd Hohendorf: "Über den Einfluß ratichianischer und comenianischer pädagogischer Theorien auf den Gothaer Schulmethodus des Andreas Reyher (1624)." Ĉe: Gerd und Ruth Hohendorf: Diesterweg verpflichtet. Beiträge zur deutschen Bildungsgeschichte. Böhlau, Köln 1994, ISBN 3-412-08393-3, p. 36–43.
  • Paul Mitzenheim: "Zu den Aus- und Nachwirkungen der Reformation im Henneberger Land sowie zur Wirksamkeit von Andreas Reyher als Rektor des Schleusinger Gymnasiums." Ĉe: Blätter des Verein für Thüringische Geschichte. Band 7, 1997, 1, p. 20–28.
  • Manfred Weidauer: "Andreas Reyher (1601–1673): Rechenbuchautor und Reformpädagoge." Ĉe: Rainer Gebhardt (eld.): Rechenbücher und mathematische Texte der frühen Neuzeit. Tagungsband zum Wissenschaftlichen Kolloquium „Rechenbücher und Mathematische Texte der Frühen Neuzeit“ anlässlich des 440. Todestages des Rechenmeisters Adam Ries, vom 16.–18. April 1999 in der Berg- und Adam-Ries-Stadt Annaberg-Buchholz. Adam-Ries-Bund, Annaberg-Buchholz 1999, ISBN 3-930430-31-2, p. 323–330.
  • Andreas M. Reyher: Magister, Pädagoge, Schulreformer 1601–1673. Festschrift zum 400. Geburtstag am 4. Mai 2001. Suhl-Information, Suhl 2001.

Eksteraj ligiloj redakti