Andrej Karlov
Andrej Gennadjeviĉ Karlov (ruse Андрей Геннадьевич Карлов; naskiĝis la 4-an de februaro 1954 en Moskvo, Sovetunio; mortis la 19-an de decembro 2016 en Ankaro, Turkio) estis sovetia kaj rusia diplomato. Antaŭ sia morto li estis la ambasadoro de Rusio en Turkio. En tiu funkcio li la 19-an de decembro 2016 en Ankaro malfermis fotoekspozicion pri la rusia regiono Kamĉatko, kiam atencanto mortpafis lin dedorse[1].
Andrej Karlov | |||||
---|---|---|---|---|---|
Russian ambassador to Turkey | |||||
![]() Andrej Karlov en 2016
| |||||
Persona informo | |||||
Андрей Геннадьевич Карлов | |||||
Naskiĝo | 4-an de februaro 1954 en Moskvo, Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko, Sovetunio | ||||
Morto | 19-an de decembro 2016 (62-jara) en Çankaya, Provinco Ankara, Turkio | ||||
Mortis pro | pafvundo [#] | ||||
Mortigita de | Mevlüt Mert Altıntaş [#] | ||||
Tombo | Khimki Cemetery [#] | ||||
Religio | ortodoksismo | ||||
Lingvoj | rusa • korea • angla [#] | ||||
Ŝtataneco | Sovetunio • Rusio [#] | ||||
Alma mater | MGIMO, Diplomatia Akademio de la Ministrejo pri eksterlandaj aferoj de Rusia Federacio | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Marina Miĥajlovna Karlova (ruse Марина Михайловна Карлова) | ||||
Infanoj | filo Gennadij Andrejeviĉ Karlov (ruse Геннадий Андреевич Карлов) | ||||
Profesio | |||||
Okupo | diplomato | ||||
| |||||
Ambasadestro de Rusio en Nord-Koreio | |||||
Dum | 9-a de julio 2001 – 20-a de decembro 2006 | ||||
Antaŭulo | Valerij Denisov (ruse: Денисов, Валерий Иосифович) | ||||
Sekvanto | Valerij Suĥinin (ruse: Сухинин, Валерий Евгеньевич) | ||||
Ambasadestro de Rusio en Turkio | |||||
Dum | 12-a de julio 2013 – 19-a de decembro 2016 | ||||
Antaŭulo | Vladimir Ivanovskij (ruse: Ивановский, Владимир Евгеньевич) | ||||
Sekvanto | vaka | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
VivoRedakti
En 1976 Andrej Karlov finis studon en la Moskva ŝtata instituto de internaciaj rilatoj (MGIMO). Ekde 1979 ĝis 1984 kaj duafoje ekde 1986 ĝis 1991 li laboris en la ambasadejo de Sovetunio en Nord-Koreio. Post kiam li en 1992 finis la diplomatan akademion de la ministerio pri eksteraj rilatoj de Rusio, li de 1992 ĝis 1997 laboris en la ambasadejo de Rusio en Sud-Koreio. De 2001 ĝis 2006 li estis ambasadoro en Nord-Koreio kaj ekde julio 2013 ambasadoro en Turkio.
Li estis edziĝinta kaj havis filon.
AtencoRedakti
La 19-an de decembro 2016 li paroladis en malfermo de fota ekspozicio en la halo Çağdaş Sanatlar Merkezi en la urboparto Çankaya de Ankaro, kiam atencanto pafis lin dedorse. Li forte vundiĝis, kaj en la sama vespero mortis malsanuleje pro la vundiĝoj. La turka atencanto Mevlüt Mert Altıntaş iom post la atenco estis mortpafita fare de turkaj policistoj.
Laŭ turkaj kaj rusaj amasmedioj, la atenco estis revenĝo pro la rusa interveno en Siria enlanda milito, kaj precipe pri la situacio en Halepo.
Eksteraj ligilojRedakti
- biografieto en la retejo de la rusia ambasadorejo en Turkio Arkivigite je 2012-07-06 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
ReferencojRedakti
- ↑ Türkei: Russischer Botschafter stirbt nach Attentat. retejo Tagesschau.de de la germania televida kanalo Das Erste, la 19-an de decembro 2016