MGIMO estas mallongigo por Moskva ŝtata instituto de internaciaj rilatoj, ruse Московский государственный институт международных отношений (университет) МИД России (МГИМО). Tiu estas instituto de la ministerio de eksterlandaj aferoj de Rusio kaj la unika lerniloscienca centro, kiu preparas fakulojn kun internacia profilo.

MGIMO
universitato • lernejo • school of international relations
Informoj
fondodato 14-a de oktobro 1944
Situo
Geografia situo 55° 40′ 18″ N, 37° 29′ 25″ O (mapo)55.6716537.49021Koordinatoj: 55° 40′ 18″ N, 37° 29′ 25″ O (mapo)
lando Rusio
urbo Moskvo
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
Asocio de Eŭropaj Universitatoj
• Association of MBAs
• BRICS Universities League vd
MGIMO (Moskvo)
MGIMO (Moskvo)
DEC
MGIMO
MGIMO
Map
MGIMO
vdr
La sidejo de MGIMO.

Ĝi estas unu el la ĉefaj universitatoj en Rusio okupiĝanta pri trejnado de spertuloj en 18 kampoj: internaciaj rilatoj, regionaj studoj, ekonomiko, juro, ĵurnalismo, politiko, reklamado, publikaj rilatoj, sociologio, administracio, komerco, media ekologio, ŝtata kaj urba administrado, financado, kredito, lingvistiko, edukado, psikologio, persona administrado, komerca analizo.

En 2010 la Instituto eniris la Guinness-libron de rekordoj kiel la universitato kiu instruas la plej grandan nombron da fremdaj lingvoj (53 fremdaj lingvoj). Laŭ Guinness, ĉiuj studentoj en la universitato devas lerni minimume unu fremdan lingvon. Ĉiuj lingvoj estas instruitaj al progresintaj niveloj kaj per enloĝlernado (loĝ- kaj vivmergado). [1]

La Universitato ankaŭ estas membro de la Association of Professional Schools of International Affairs (Asocio de profesiaj lernejoj de iInternaciaj aferoj). [2]

Listo de instruataj lingvoj redakti

afrikansa, albana, amhara, angla (deviga), araba, armena, azerbajĝana, bengala, bulgara, ĉeĥa, ĉina, dana, estona, finna, franca, germana, greka, hebrea, hindia, hispana, hungara, indonezia/malaja, itala, japana, korea, kroata, laŭa, latina, latva, litova, moldova, mongola, nederlanda, norvega, paŝtuna, persa, pola, portugala, rumana, rusa, serba, slovaka, slovena, svahila, sveda, taĝika, taja, turka, turkmana, ukraina, urduo, uzbeka kaj la vjetnama.

Elektitaj famaj studentoj redakti

Internaciaj komercaj personecoj en Rusio, kiuj studis ĉe MGIMO, inkluzivas miliardulojn-oligarĥoj Alisher Usmanov, Dmitry Mazepin, Patokh Chodiev kaj Vladimir Potanin.

Politiko redakti

Komence de 2022, 1 200 studentoj, fakultato kaj kunlaborantaro de la universitato subskribis malferman leteron en protesto kontraŭ la invado de Rusio en Ukrainion, deklarante ke ili "konsiderante morale neakceptebla resti sur la rando kaj silenti kiam homoj mortas en najbara ŝtato. Ili mortas pro la kulpo de tiuj, kiuj preferis armilojn anstataŭ pacan diplomation.... multaj generacioj de estontaj diplomatoj devos rekonstrui la fidon al Rusio kaj la bonajn rilatojn kun niaj najbaroj kiuj estis perditaj." [3]

Anatoly Torkunov, Rektoro de la universitato, estis suspendita de la Eŭropa Universitato-Asocio (EUA) post subteno por la rusia invado en Ukrainion en 2022 fare de la Rusa Unio de Rektoroj (RUR) en marto 2022, pro esti "diametre malfavora al la eŭropaj valoroj, kiujn ili sin devontigis kiam ili aliĝis al EUA" [4]

Referencoj redakti

  1. "Most languages taught in an academic institution". Guinness World Records
  2. "Memberoj de la asocio de profesiaj lernejoj de internaciaj aferoj". Association of Professional Schools of International Affairs (APSIA)
  3. "Rusoj luktas por kompreni Ukrainion estis: 'Ni ne elektis ĉi tion'". CNNInternacia. la 3-an de marto 2022.
  4. O’Malley, Brendan (7 March 2022). "EUA suspends 12 Russian members who back Putin's invasion". University World News.

Vidu ankaŭ redakti

  • INALCO, franca nacia instituto pri orientaj lingvoj kaj civilizacioj

Eksteraj ligiloj redakti