Andrej Tupolev
Andrej Nikolajeviĉ Tupolev (ruse Андрей Николаевич Туполев; naskiĝis la 10-an de novembro 1888, mortis la 23-an de decembro 1972) estis pionira sovetunia konstruigisto kaj dezajnisto de aviadiloj, kaj por civila kaj por armea uzadoj.
Andrej Tupolev | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de oktobro 1888 en Pustomazovo |
Morto | 23-an de decembro 1972 (84-jara) en Moskvo |
Tombo | Novodeviĉje tombejo |
Lingvoj | rusa lingvo |
Ŝtataneco | Rusia Imperio • Sovetunio |
Alma mater | Bauman Moscow State Technical University • Q28666742 |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Infano | Alexei Tupolev |
Okupo | |
Okupo | aerokosma inĝeniero • politikisto • inĝeniero • entreprenisto • piloto |
Dum lia kariero, li konceptigis kaj konstruigis pli ol 100 specojn de aviadiloj, iuj el ili atingis 78 mondajn rekordojn. En rekono de lia laboro, li fariĝis honora membro de la brita Reĝa Aeronaŭtika Societo (angle Royal Aeronautical Society [1] kaj la Usona Instituto de Aeronaŭtiko kaj Kosmonaŭtiko (angle American Institute of Aeronautics and Astronautics)[2]
En Sovetunio li estis honorita inter alie per membriĝo en la Rusia Akademio de Sciencoj (1953), atribuo de la Lenin-premio (1957), kaj trifoja atribuo de la ordeno Heroo de Socialisma Laboro (1945, 1957, 1972).[3]
Multaj civilaj aviadilaj kompanioj tutmonde nun ankoraŭ uzas aviadilojn de la marko Tupolev. Lia filo, Aleksej Andrejeviĉ Tupolev, daŭrigas la inĝenieran karieron de sia patro.
ReferencojRedakti
- ↑ artikolo "honorigoj, medaloj kaj premioj de 2013" en la retejo de la Royal Aeronautical Society, dokumento en formato PDF, paĝo 13
- ↑ "Nomlisto de memdroj kaj honoraj membroj 2014 en la retejo de la American Institute of Aeronautics and Astronautics, dokumento en formato PDF, paĝo 13
- ↑ informo el retejo de la Centra Muzeo de la Aerarmeo de la Rusia Federacio
LiteraturoRedakti
- Rudolf Höfling: Tupolew. Flugzeuge seit 1922 ("Tupolev. Aviadiloj ekde la jaro 1922"), eldonejo Motorbuch, Stutgarto 2012, ISBN 978-3-613-03459-4 (germane)
- Heinz A. F. Schmidt (eld.): Andrej Nikolajewitsch Tupolew – das Portrait eines Flugzeugkonstrukteurs. En: Flieger-Jahrbuch 1960. Eldonejo Transpress VEB. Orienta Berlino, 1960, paĝoj 47–53 (germane)