Andrew PLUMMER (1698-1756) estis skota medicinisto kaj kemiisto, profesoro pri kemio kaj Materia Medica de la Universitato de Edinburgo inter 1726 kaj 1755, kaj unu el la fondintoj de la kuracista societo publikiganta la periodaĵon Medical Essays and Observations[1], unue eldonita en la jaro 1733. Li estis membro de la Reĝa Societo de Londono kaj, kune kun tri aliaj homoj, li aĉetis domon apud la ĝardeno de la kuracistoj kie li starigis kemian laboratorion por akademia formiĝo de lernantoj.

Andrew Plummer
(1698-1756)
La Universitato de Edinburgo fondiĝis de Jakobo la 1-a, en 1583
Persona informo
Naskiĝo 23-a de septembro 1698
en   Skotlando
Morto 16-a de aprilo 1756
en Edinburgo,   Skotlando
Alma mater Universitato de Edinburgo
Profesio
Okupo kemiisto • universitata instruisto • fizikisto vd
Doktoreca konsilisto Herman Boerhaave vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Selektitaj publikaĵoj redakti

  • Dissertatio medica inauguralis de phthisi pulmonali à catarrho orta, Universitato de Lejdeno (1722)
  • Actorum medicorum Edinburgensium . . . De medicamento alterante ex mercurio . . . ex anglico sermone Latine reddidit 1735,“ in Paul Werlhof
  • Remarks on chemical solutions and precipitations. G. Hamilton and J. Balfour, Edinburgh (1754)
  • Experiments on neutral salts, compounded of different acid liquors, and alcaline salts, fixt and volatile. G. Hamilton and J. Balfour, Edinburgh (1754)
  • Opera medica collegit et aŭit J. E. Wichmann, III (Hannover, 1776)
  • “An Alterative Mercurial Medicine,” in Medical Essays and Observations Revised and Published by a Society of Physicians in Edinburgh

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Kuracistaj Eseoj kaj Observoj.