Andy Lau
Andy Lau Tak-Wah (naskiĝis la 27-an de septembro 1961 en Honkongo[1][2]) estas kantisto (stelulo de la kantona pop-muziko) , kantaŭtoro, aktoro kaj filmproduktoro. Andy Lau naskiĝis kiel Lau Fuk-Wing (tradicia ĉina: 劉福榮). Li aperis en pli ol 160 filmoj kaj publikigis pli ol 60 albumojn en sia hejmlando[2]. Pro liaj kontribuoj, vaksfiguro de Lau estis rivelita la 1-an de junio 2005 ĉe Madame Tussauds en Honkongo[3].
Andy Lau | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | 劉福榮 |
Naskiĝo | 27-an de septembro 1961 (62-jaraĝa) en Tai Po |
Lingvoj | kantona • Nordĉina dialektaro |
Loĝloko | Anhujo |
Ŝtataneco | Popola Respubliko Ĉinio |
Alma mater | Ho Lap College |
Subskribo | |
Memorigilo | |
Familio | |
Edz(in)o | Carol Chu |
Okupo | |
Okupo | aktoro • filmproduktoro • televida prezentisto • kantisto • pacjuĝisto • kantotekstisto • kantoverkisto • filmaktoro • televida aktoro • filmreĝisoro |
TTT | |
Retejo | http://www.andylau.com/ |
Kina kariero redakti
Andy Lau estas komerce la plej sukcesa filmaktoro en Honkongo ekde la 1990-aj jaroj. Lia filmsukceso estis Running Out of Time de 1999. Li gajnis la Premion Golden Horse (Tajvano) en 2004 pro sia rolo en Infernal Affairs 3. En la okcidento, li estas plej konata pro sia rolo en la filmo House of Flying Daggers.
Muzika kariero redakti
Lia muzika kariero komenciĝis en 1985, sed lia famo altiĝis de la 1990-aj jaroj. Li preskaŭ ĉiujare eldonas muzikdiskon. Li estas unu el la plej sukcesaj ĉinaj muzikistoj, publikigante miksaĵon de kantoj en la kantona kaj en la mandarena. Andy Lau, kune kun Jacky Cheung, Aaron Kwok kaj Leon Lai, formas la kvar reĝojn de la 'kantopop' (kantonlingva popmuziko el Hongkongo) aŭ la kvar reĝojn de la kantona popmuziko (kantone: 四大天王, pinjine: sì dà tiān wáng).
Krom esti multflanka kantisto, Lau ankaŭ skribas multajn el siaj kantotekstoj kaj multe komponas. La plej famaj sukcesoj de Lau en Honkongo estas 愛不完 (Senfina amo), 潮水 (La tajdo), 忘情水 (Forgesu ampocion), 中,國)人, (國)笨小孩 (Stulta infano), 愛你一萬年 (Amu vin eterne (laŭvorte Love You For 10,000 Years)), 你是我的女人 (Vi estas mia virino), 暗裡著迷.
Alia kariero redakti
Lau prezentas reklamfilmetojn kaj prezentas informreklamojn por la registaro.
Premioj redakti
Lau gajnis multajn premiojn kaj estas listigita en la Guinness-Libro de Rekordoj kiel la kantona popartisto kun la plej multaj premioj.
Vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligiloj redakti
(ĉina, angla, japana) Oficiala retejo
Kanto 起走過的日子 (La Tagojn ni trapasis kune), YouTube
节目名称在 (Sing China/Kantu Ĉinion!, antaŭe The Voice of China)
Referencoj redakti
- ↑ (zh) Biografio de Andy Lau, alirite la 9-an de aprilo 2011. Arkivita el la originalo la 18-an de aprilo 2012
- ↑ 2,0 2,1 Andy LAU –劉德華(n. 1961.9.27). (PDF; 168 kB) Aktoro, Produktanto, Plenuma Produktanto, Kantisto. En: filmarchive.gov.hk. Hong Kong Film Archive -香港電影資料庫, prenita 18 januaron 2023 (angla, mallonga biografio de Andy Lau ĉe la Hong Kong Film Archive ).
- ↑ (en) Vaksfiguro de Andy Lau rivelita, inhuanet.com. Arkivita el la originalo la 15-an de decembro 2005 .