Angelo Neumann (* 18-an de aŭgusto 1838 en Vieno; † 20-an de decembro 1910[1] en Prago) estis germana kantisto (baritono) kaj teatrointendanto.

Angelo Neumann
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aŭgusto 1838 (1838-08-18)
en Stupava
Morto 20-an de decembro 1910 (1910-12-20) (72-jaraĝa)
en Nova Urbo
Tombo Evangelical Cemetery
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Subskribo Angelo Neumann
Familio
Infano Karl Eugen Neumann
Okupo
Okupo operkantisto • reĝisoro • kantistoverkistoteatrestro
vdr

Neumann komencis sian teatrokarieron en 1859. Ekde 1876 li estis operdirektisto en Lepsiko. Lia egido komencis per enscenigo de Lohengrin; sekvis pluaj operoj de Wagner samkiel prezentadoj de Aida de Verdi kaj Carmen de Bizet. En 1882 li okazigis verkciklon de Christoph Willibald Gluck. En Berlino li enscenigis Ring des Nibelungen kaj fariĝis poste intendanto de la Praga Gemana Teatro. En 1894 li motivigis Emil Nikolaus von Reznicek, verki por sia opero Donna Diana uverturon, kiu poste fariĝis famega.

Li estis fama precipe pro siaj enscenigoj de Wagner kaj sia turneanta Wagner-ensemblo, al kiu apartenis kompleta orkestroj sub direktado de kapelmajstro Anton Seidl, operĥoro samkiel scenejekipaĵo kaj scenejoteknikistoj samkiel renomaj soloistoj kiel Marie Wilt, Adolf Wallnöfer kaj aliaj kaj kiu ekde 1882 ĝis 1883 realigis 135 prezentadojn Ring des Nibelungen kaj pli ol 50 Wagner-koncertojn en tuta Eŭropo. Angelo Neumann organizis i.a. la unuan prezentadon de la kompleta Ring des Nibelungen en Venecio kaj entute en Italio en aprilo 1883 (du monatojn post la morto de Wagner en Palazzo Vendramin Calergi en Venecio).

Multaj leteroj de Neumann al muzikistoj kaj komponistoj konserviĝis. Salono en la nuntempa Praga Ŝtatopero portas lian nomon.

Lia filo el unua geedzeco, Karl Eugen, naskiĝis en 1865. En dua geedzeco Angelo Neumann geedziĝis kun Johanna Török, naskiĝinta Buska.

Verkoj redakti

  • Erinnerungen an Richard Wagner; kun kvar artfolioj kaj du faksimiloj. 3-a eldono. Lepsiko 1907

Referencoj redakti

  1. Lexikon des Judentums, Bertelsmann-Lexikon-Verlag, Gütersloh 1971, ISBN 3-570-05964-2, Sp. 583
  • K. J. Kutsch, Leo Riemens, Großes Sängerlexikon. Elektronische Ausgabe der dritten, erweiterten Auflage. Directimedia, Berlin 2000, sub verbum "Neumann, Angelo"

Eksteraj ligiloj redakti