Anglosaksa Ameriko

(Alidirektita el Anglusonanoj)

Anglosaksa AmerikoAnglalingva Ameriko estas la ofta termino uzata por Kanado kaj Usono (sen Havajo), ambaŭ iamaj kolonioj de la Brita Imperio, kiu estas uzata kiel kontraŭpozicio al Latinameriko.

La termino ne estas tute preciza ĉar ampleksaj teritorioj de ĝi kiel Kalifornio, Nov-Meksiko, Arizono, Teksaso, Nevado, Utaho, Kolorado, Vajomingo, Florido, Luiziano kaj parto de Kanado estis francajhispanaj, kaj ili ne havas anglosaksan devenon. Plie, en Kebekio la nura oficiala lingvo estas la franca kaj ĝi estas la plej parolata de tiu regiono laŭ la censo de 206, kaj en aliaj regionoj estas latinidaj lingvoj kiuj estas kunoficialaj kun la angla lingvo. Krome, la termino "latinamerika" aludas al ĉiuj latinidaj lingvoj, dum "anglosaksa" nur al la angla.

Aliflanke, ekzistas pluraj teritorioj kaj nacioj de Ameriko kiuj ankaŭ estis britaj kolonioj kiel Belizo en Centrameriko; Gujano, Falklandoj en Sudameriko; Barbado, Jamaiko kaj aliaj landoj de Karibio,kiuj kutime ne estas inkluditaj en tiu termino.