Angus T. Jones

usona aktoro

Angus Turner Jones (n. 8-an de oktobro 1993 en Austin, Teksaso) estas usona aktoro, kiu estas konata ĉefe pro sia rolo kiel Jake en sitkomo Two and a Half Men (Du viroj kaj duono, el kiuj li estus "la duono").

Angus T. Jones
Persona informo
Naskonomo Angus Turner Jones
Naskiĝo 8-an de oktobro 1993 (1993-10-08) (30-jaraĝa)
en Aŭstino
Religio Sepataga Adventisma Eklezio vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Kolorado ĉe Boulder vd
Profesio
Okupo aktoro • televida aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1999–2016 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Angus T. Jones vivis kun la gepatroj kaj pli juna frato en Los Angeles. Li aperis jam en aĝo de 4 jaroj en televida reklamo. Lia kariero komenciĝis en 2003, ekde kiam li ludis Jake Harper en la sitkomo Two and a Half Men kune Jon Cryer kaj Charlie Sheen, kies rolo ekde 2011 ŝanĝis al Ashton Kutcher.

Jones estis ĝis sia plenkreskeco la plej bone pagita infana aktoro en la usona televido. Por unu epizodo de Two and a Half Men, li ricevis en 2010 ĉ. 300 000 usonajn dolarojn.

En novembro 2012, Jones nomis la serion publike „malpuraĵo“ (Filth) kaj konsilis kontraŭ rigardi ĝin en televido. Li asertis, ke partoprenante en ĝi dum jaroj, li mem fariĝis hipokritulo. Li pravigis ĉi tiun pensmanieron per sia strikta kristana fido kiel sepataga adventisto. Kvankam li retiris sian kritikon poste por ne ofendi siajn kolegojn, li poste ludis en la serio nur en et-aperoj. Por la 11-a jarsezono, lia kontrakto ne estis plilongigita; en la serio aperis Amber Tamblyn, kiu ludis lesban filinon de Charlie Harper. Li aperis nur en la finepizodo de la tuta serio, en 2015.