Ashton Kutcher
Christopher Ashton Kutcher (Cedar Rapids, Iovao, Usono, la 7-an de februaro 1978 ) estas usona aktoro, produktisto kaj eksmodelo. Li aktoris en filmoj kiel Dude, Where's My Car?, The Butterfly Effect, The Guardian kaj What Happens in Vegas. Li ankaŭ estas produktisto kaj kunkreanto de la televidserio Room 401 kaj la realeca televidserio Beauty and the Geek.
Ashton Kutcher | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Ashton Kutcher | |||||
Naskonomo | Christopher Ashton Kutcher | ||||
Naskiĝo | 7-an de februaro 1978 (46-jaraĝa) en Cedar Rapids | ||||
Etno | usonanoj vd | ||||
Lingvoj | angla • usona angla vd | ||||
Loĝloko | Beverly Hills vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato de Iovao Washington High School (en) Clear Creek Amana High School (en) vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Larry M. Kutcher (en) vd | ||||
Edz(in)o | Mila Kunis (2015–) Demi Moore (2005–2013) vd | ||||
Amkunulo | Brittany Murphy (2002–2003) Mila Kunis (2012–2014) vd | ||||
Infanoj | Wyatt Kutcher (en) ( Mila Kunis) Dimitri Kutcher (en) ( Mila Kunis) vd | ||||
Parencoj | Rumer Willis (en) (duonfilino) Scout Willis (en) (duonfilino) Tallulah Willis (en) (duonfilino) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | televida aktoro aktoro restoraciestro televida produktoro modelo financisto komikisto filmaktoro filmproduktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1998– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Infanaĝo
redaktiKutcher naskiĝis en Cedar Rapids, Iovao. Filo de de Diane Finegan, laboristino de Procter & Gamble kaj Larry Kutcher, kiu laboris en fabriko de General Mills. Li havas ĉeĥan devenon flanke de sia patro kaj irlandan flanke de la patrino. Li kreskis en katolika hejmo kun sia fratino Tasha kaj sia ĝemela frato Michael Kutcher, kiu havis kortransplanton kiam ambaŭ estis infanoj.
Privata vivo
redaktiKutcher investis en la itala restoracio Dolce, kiu ankaŭ apartenas al Danny Masterson kaj Wilmer Valderrama, en japana restoracio Geisha House.
En 2003 li komencis amrilaton kun la ankaŭ aktorino Demi Moore kaj ili geedziĝis la 24an de septembro 2005 en privata ceremonio. Partoprenis proksimume 150 invititoj inter ili amikoj kaj familianoj kiel Bruce Willis (eksedzo de Demi).[1] En novembro 2011 Demi Moore anoncis ke ili divorcos post sesjara rilato.
Ekde 2012 li havas amrilaton kun la aktorino Mila Kunis kun kiu edziĝis en 2015.
La 30an de septembro 2014 li kaj Mila Kunis fariĝis gepatroj de la infanino Wyatt Isabelle Kutcher, kiu naskiĝis en la hospitalo Cedars Sinai de Los-Anĝeleso (Kalifornio). La 30an de novembro ili havis duan infanon nomitan Dimitri Portwood Kutcher.
Filmaro
redaktiJaro | Titolo | Rolo |
---|---|---|
1999 | Coming Soon | Louie |
2000 | Down to You | Jim Morrison |
2000 | Reindeer Games | College Kid |
2000 | Dude, Where's My Car? | Jesse Montgomery III |
2001 | Texas Rangers | George Durham |
2003 | Just Married | Tom Leezak |
2003 | My Boss's Daughter | Tom Stansfield |
2003 | Cheaper by the Dozen | Hank |
2004 | The Butterfly Effect | Evan Treborn |
2005 | Guess Who | Simon Green |
2005 | A Lot like Love | Oliver Martin |
2006 | Bobby | Fisher |
2006 | The Guardian | Jake Fischer |
2006 | Open Season | Elliot (voĉo) |
2008 | What Happens in Vegas | Jack Fuller |
2009 | Spread | Nikki |
2009 | Personal Effects | Walter |
2010 | Brother's Justice | Himself |
2010 | Sankt-Valentena tago (Valentine's Day) | Reed Bennet |
2010 | Killers | Spencer Aimes |
2011 | No Strings Attached | Adam Franklin |
2011 | New Year's Eve | Randy |
2013 | Jobs | Steve Jobs |
2014 | Annie | Simon Goodspeed |
2014 | The Man Who Saved the World | Himself |
TBD | The Long Home | Nathan Winer, Sr. |