Anna Held, propre Helena Anna Feld (naskiĝis la 8-an de marto 1872 en Varsovio, mortis la 12-an de aŭgusto 1918 en Nov-Jorko) estis usona kantistino, dancistino kaj aktorino pol-juddevena.

Anna Held
Persona informo
Anna Held
Naskiĝo 19-an de marto 1872 (1872-03-19)
en Varsovio, Kongresa Pollando
Morto 12-an de aŭgusto 1918 (1918-08-12) (46-jaraĝa)
en Nov-Jorko,  Usono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per multipla mjelomo vd
Tombo Gate of Heaven Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Rusia ImperioFrancioUsono vd
Familio
Edz(in)o Maximo Carrera vd
Amkunulo Florenz Ziegfeld junior vd
Infanoj Liane Carrera vd
Profesio
Okupo aktorokantisto • teatra aktoro • filmaktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Usona kantistino, dancistino kaj aktorino. Fine de la 19-a jarcento prezentiĝis en Broadway, akirante opinion de unu el la plej belaj virinoj en la mondo. En la jaroj 1897-1913 estis ligita kun Florenz Ziegfeld junior, kiu faris el ŝi stelulinon de siaj varieteoj. En la kino rolis unu ĉefan rolon – la titolan heroinon de filma adapto de la verko de Maurice Hennequin - Madame la Presidente. En teatro ŝi ludis kun grandaj figurooj de la scenejo ekzemple kun Henry Bergman, kiu poste iĝos aktoro de la trupo de Charlie Chaplin, en Papa's Wife, la muzikala sukceso de la jaro 1899.

En la televida filmo Varieteo, virinoj kaj kanto (originale Ziegfeld: The Man and His Women, 1978, reĝisoro Buzz Kulik), rakontanta pri la vivo de Florenz Ziegfeld, la rolon de Anna Held ludis kanada aktorino Barbara Parkins.

Ŝia edzo estis urugvajano Maximo Carrera, kun kiu havis filinon Liane Held Carrera.

Filmografio redakti

  • Anna Held (1901) kiel ŝi mem
  • Kometo (The Comet, 1910)
  • Elevating an Elephant (1913)
  • Madame la Presidente (1916) kiel Mademoiselle Gobette

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti