Anna Kelly
Anna Kelly [keli], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kelly Anna estis hungara operetkantisto, primadono, ŝlagrokantisto. Ŝia origina familia nomo estis Ézsöl [Eĵol] ĝis sia dancista kariero. Ŝia geedziĝa nomo en Rumanio estis Anna Vasilopol.
Anna Kelly | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Ézsöl Anna |
Naskiĝo | la 6-an de oktobro 1919 en ![]() |
Morto | la 10-an de junio 1965 en ![]() |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 7/8-1-286 ![]() |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio ![]() |
Okupo | |
Okupo | diseuse (en) ![]() operetkantisto dancisto ![]() |
Anna Ézsöl [1] naskiĝis la 6-an de oktobro 1919 en Hungara reĝlando en Léva, ŝi mortis la 10-an de junio 1965 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiAnna Kelly komence estis dancisto ĉefe eksterlande, sed ŝi suferis akcidenton en Prago, poste ŝi lernis kantadon private en Budapeŝto. Ekde 1940 ŝi jam estis sukcesa kantisto, eĉ ŝiaj gramafondiskoj aperis. Post 3 jaroj ŝi jam estis primadono de operetoj en Operetoteatro (Budapeŝto). Ŝi kantis ankaŭ soldatajn kantojn, tial depost la 2-a mondmilito la politika komisiono malpermesis ŝin de la scenejo. Ŝi konatiĝis kaj edziniĝis kun rumana diplomato, ekde 1948 ili vivis en Rumanio. Ŝi komence kantadis operetojn en Konstanco (Rumanio), poste en Bukareŝto. Kelkfoje ŝi revizitis Hungarion, foje eĉ ŝia kanto estis aŭdebla en Hungara Radio. Ŝi mortis frue pro malsano.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- Ferenc Lehár:
- A víg özvegy - Glavari Hanna
- Luxemburg grófja - Angela
Elektitaj kinaj filmaj roloj
redakti- Egy csók és más semmi (1940) - kantistino
- Magyar Kívánsághangverseny (1943) - kantistino
- Második Magyar Kívánsághangverseny (1944) - kantistino