António Ferreira (1528-1569) estis portugala humanisto, poeto, dramverkisto kaj erudiciulo, konata kiel la portugala Horacio. Ferreira estis disĉiplo de la latinisto Diogo de Teive kaj Francisco de Sá de Miranda en la Universitato de Koimbro. António Ferreira verkis sonetojn laŭ la stilo de Petrarko, elegioj laŭ la modeloj de Ariosto, eklogoj laŭ Vergilio kaj odoj kaj espitoloj laŭ Horacio, tamen, lia plej granda verko estis dramo ("Castro") surbaze de modelo el la tragedioj de la antikva Grekio.[1]

António Ferreira
(1528–1569)
"Poemas Lvsitanos do Dovtor Antonio Ferreira" verko eldonita en (1548) de António Ferreira.
"Poemas Lvsitanos do Dovtor Antonio Ferreira" verko eldonita en (1548) de António Ferreira.
Persona informo
António Ferreira
Naskiĝo 1528
en Lisbono, Reĝlando Portugalio
Morto 29-a de novembro 1569
en Lisbono, Reĝlando Portugalio
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio vd
Alma mater Universitato de Koimbro
Profesio
Okupo poeto • verkistopolitikisto vd
Verkado
Verkoj Q18242748 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

António Ferreira estis filo de Martim Ferreira, Skribisto de la Financaj Aferoj de Jorge de Lancastre (1481-1550), 2-a Duko de Koimbro, kaj lia edzino Mécia Fróis Varela. Dum sia edukado, li kunvivis kun la filoj de la duko kaj kun homoj el granda nobeleco, administra kaj literatura gravecoj.

Li ĉeestis kursojn pri homsciencoj kaj juro respektive ĉe la Fakultato de Artoj kaj ĉe la Fakultato pri Juro de la Universitato de Koimbro, kie li doktoriĝis pri Kanonikoj ĉe la Fakultato pri Kanonikoj. Li provizore estis profesoro en la sama universitato.

La ĉeesto en la universitato okazis dum la glortempo de la bordoza humanismo, tiam kiam elstariĝis nomoj kiel Gouveia (André, Marcial, Diogo kaj Júlio), Diogo de Teive, João da Costa, António Mendes, George Buchanan, Arnaldus Fabricius, Guilherme de Guérente, Nicolas Grouchy kaj Elias Vinetus.

Li ŝajne estis enamiĝinta, en Koimbro, al sinjorino de nobela familio, kies kromnomo estis Serra, kiun li kaŝitece kelkfoje elvokas en iuj el siaj poemoj.

Li edziĝis, en unuaj nuptoj, en 1556, kun Maria Pimentel, naskita en Torres Novas, mortinta en la tria geedziĝa jaro, en 1559, sen idaro.

 
Bildo de António Ferreira.

En 1564, li edziĝis kun Maria Leite, naskita en Lamas de Orelhão (nuna paroĥejo en la municipo de Mirandela). En 1567, li estis nomumita juĝisto de la Apelacia kortumo de Lisbono.

Li mortis en la sama urbo du jarojn poste, en 1569, viktimo de la pesta epidemio, kiu detruis la urbon, postlasante du infanojn.

Kiel la plej elstara disĉiplo de la poeto Francisco de Sá de Miranda, li elstariĝis en la elegio, la epistolo, la odoj kaj la teatro.

La vilaĝo kie naskiĝis lia dua edzino, Lamas de Orelhão, estis la loko kie li kolektis la informojn por sia "Historio de Santa Comba dos Valles", la unua registraĵo pri la Legendo de la Santa Comba dos Vales.

Lia plej konata verko estas tragedio, "Castro" aŭ "Tragedio de Inês de Castro", de klasika inspiro, en kvin aktoj, en kiu aperas greka ĥoro, kaj verkita per polimetriaj versoj. La temo, la amoj de la princo D. Pedro de Portugalio por la nobelino D. Agnesa de Kastro kaj ŝia murdo en 1355 pro ŝtataj kialoj, laŭ ordono de la patro de la princo, la reĝo D. Afonso la 4-a de Portugalio, estos, poste, unu el la plej disvastigataj de eŭropaj dramistoj. Ĉi tiu tragedio ne estis presita ĝis 1587.

Lia filo, Miguel Leite Ferreira, postmorte publikigis liajn poemojn sub la titolo "Poemas Lusitanos", speco de kolekto de "kompleta verko", kiu inkluzivas grandan parton de lia verko, en Lisbono, en 1598, kaj liaj komedioj aperis en 1621, kune kun tiuj de Francisco de Sá de Miranda.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti