Antal Simonyi [ŝimonji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Simonyi Antal estis hungara pentristo, fotisto.

Antal Simonyi
Antal Simonyi
Antal Simonyi
Persona informo
Naskonomo Simonyi Antal
Naskiĝo 3-an de junio 1821 (1821-06-03)
en Kecskemét
Morto 3-an de januaro 1892 (1892-01-03) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Akademio de Belartoj de Vieno
Familio
Patro János Simonyi
Okupo
Okupo fotisto • pentristo
vdr
Portreto pri Antal Simonyi en 1864 fare de Jozefo Marastoni

Antal Simonyi[1] naskiĝis la 3-an de junio 1821 en Kecskemét, li mortis la 3-an de januaro 1892 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Antal Simonyi frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris inĝenieran diplomon en Institutum Geometricum en 1841. Dum la studentaj jaroj li lernis ankaŭ lingvojn, eĉ iomete pentradon. Li plulernis en Akademio de Belartoj de Vieno (1841-1843), en akademio en Venecio (1843), poste li studvojaĝis al Florenco, Romo, fine al Parizo (1846-1847). En Parizo li ne nur pentradis, sed ankaŭ li lernis la fotadon. Hejmenveninta en 1847 li establis fotatelieron en Pest (urbo). Li ne estis partoprenanto de la Hungara revolucio de 1848, tamen en 1851 li estis kondamnita je prizono por jaro pro utopiaj socialismaj ideoj. En la prizono li pentradis la arestitojn. En 1855 li vojaĝis denove al Parizo, kie li ricevis oran medalon en la mondekspozicio pro nova tekniko pri momentofotado. Li estis sukcesa fotisto, sed en 1883 la tutlanda krizo atingis lin kaj li bankrotiĝis. Baldaŭ li estis simpla oficisto.

 
Virina portreto

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Virina portreto, 1845 (vidu la nigrablankan foton!)
  • Memportretoj, 1847, 1852
  • Pál Szemere, 1855
  • Kaptitaj hungaraj soldatoj en 1849

Elektitaj fotoj redakti

Referencoj redakti