Antanas Sniečkus

Antanas Sniečkus (naskiĝis la 7-an de januaro 1903 kaj mortis la 22-an de januaro 1974) estis la unua sekretario de la Komunisma partio de Litovio. Li oficis de la 15-a de aŭgusto 1940, post armea okupo de la sendependa Litovio pere de la Ruĝa Armeo de Sovetunio, ĝis sia mortotago, la 22-a de januaro 1974.

Antanas Sniečkus
Persona informo
Naskiĝo 7-an de januaro 1903 (1903-01-07)
en Šakiai
Morto 22-an de januaro 1974 (1974-01-22) (71-jara)
en Druskininkai
Tombo Antakalnis Cemetery
Lingvoj rusa
Ŝtataneco LitovioSovetunio
Okupo
Okupo politikisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Sniečkus naskiĝis en 1903, en la vilaĝo Būbleliai, proksime al Šakiai. Dum la unua mondmilito, lia familio fuĝis al Rusio, kie li observis la rusan revolucion de 1917. En 1919, lia familio revenis al Litovio; antaŭ 1920 li jam estis membro de la Bolŝevisma partio. Samjare li estis arestita pro kontraŭregistaraj agadoj. Li estis liberigita el malliberejo sub kaŭcio, sed fuĝis al Moskvo, kaj fariĝis agento de la Tria Internacio. En Moskvo, li gajnis la fidon de Zigmas Angarietis kaj Vincas Mickevičius-Kapsukas, kaj fariĝis membro de la Centra Komitato de la Komunisma partio de Litovio. En 1926, la Tria Internacio sendis Sniečkus al Litovio por anstataŭigi la ĵus ekzekutitan Karolis Požėla kiel estro de la malpermesita kaj subtera Komunistma partio de Litovio.

De 1926 ĝis 1930, li okupiĝis pri subfosaj agadoj en Litovio, kaj denove estis arestita kaj malliberigita pro ili en la malliberejo de Kaŭno en 1930. En 1933, Sniečkus estis liberigita kontraŭ litovaj politikaj kaptitoj en Sovetunio. En 1936, li revenis al Litovio. En 1939, li denove estis arestita, kaj kondamnita al ok jaroj da malliberejo. Post la sovetia ultimato en 1940 al Litovio kaj posta milita okupado, Sniečkus estis liberigita el la malliberejo la 18-an de junio 1940 kaj fariĝis estro de la Departemento pri Nacia Sekureco. La sovetunia komisaro pri eksterlandaj aferoj Vladimir Dekanozov, alvenis en Litovion kelkajn tagojn antaŭe la 15-an de junio, por "organizi" la aliĝon de Litovio al Sovetunio. Kiel partia sekretario, Sniečkus donis la ordonojn de Vladimir Dekanozov en la nomo de la partio. Sniečkus helpis krei atmosferon de teruro antaŭ la elektoj de la fare de la sovetaj aŭtoritatoj establita nove parlamento, "Popola Seimas", la 14-an de julio. Nur la Komunisma partio de Litovio kaj ĝiaj kunlaborantoj povis nomumi kandidatojn. Homoj estis diversmaniere minacataj partopreni la elektojn, sed la rezultoj tamen estis falsitaj. La 21-an de julio, la Popola Seimas deklaris, ke la litovaj civitanoj volas aliĝi al Sovetunio, kaj la 3-an de aŭgusto, la Supera Soveto de Sovetunio aneksis Litovion en Sovetunion. La kontraŭleĝa aneksiga procezo formale finiĝis kaj kreiĝis Litova Soveta Socialisma Respubliko. De la 15-a de aŭgusto ĝis sia morto Sniečkus estis la unua sekretario de la Komunisma partio de Litovio.

Sniečkus estis la iniciatinto de la unuaj amasaj deportadoj de litovoj al Siberio la 14–an ĝis 19-an de junio 1941. Li eĉ ordonis deportigi sian propran fraton, kun sia familio, al Siberio, kie mortis lia frato.

La 26-an de novembro 1942 kreiĝis en Moskvo stabo de Litova Partizana Movado (Lietuvos partizaninio judėjimo štabas) sub la komando de Sniečkus, kiu retiriĝis kun la Ruĝa Armeo al Moskvo, en 1941. La ekzisto de la Komando de Litova Partizana Movado celis montri la litovan naturon de sovetiaj partizanoj agoj en Litovio, sed fakte grupoj de sabotistoj senditaj de Moskvo ne raportis al la Komando de Litova Partizana Movado kaj anstataŭe raportis rekte al la Centra Komando de la Partia Movado. Oni kalkulas, ke en Litovio 5 mil ĝis 10 mil homoj okupiĝis pri sovetiaj subteraj agadoj dum la milito.

En 1944, pro la antaŭeniĝo de la Ruĝa Armeo, lia patrino fuĝis de Litovio al la Okcidento, kaj malakceptis sian filon. Du fratoj kaj tri fratinoj de Antanas Sniečkus ankaŭ fuĝis al Okcidento. Sniečkus revenis de Rusio en 1944 kun la komunistaj oficialuloj, kiuj retiriĝis dum la nazia invado al Litovio 22-an junio 1941.

Sniečkus denove organizis amasajn deportadojn de litovoj post la milito. En 1948, Sniečkus komencis la kolektivigon de agrikulturo. Plej multaj kamparanoj estis kolektivigitaj antaŭ 1952 per teruro, mortigoj kaj deportadoj. Agrikultura produktado falis draste al la nivelo de sovetia agrikulturo en la aliaj sovetaj respublikoj. Kiam la sovetia partiestro Nikita Ĥruŝĉov eldonis programon pri amnestio, multaj politikaj kaptitoj kaj deportitoj estis liberigitaj de malliberejoj kaj laborpunejoj, sed Sniečkus ne permesis al ili reveni al Litovio.

Dum la postaj jardekoj de la regado de Sniečkus nacia orientiĝo estis rimarkinda en liaj agadoj. Unua alfronto kun Moskvo okazis en 1949-1950, kiam li devis defendi siajn malnovajn komunistajn amikojn de persekutado, kun kiu li kune laboris en subtera tero. Litovio estis la sola respubliko de Sovetunio, kie ne okazis amasa persekutado de malnovaj komunistoj kaj eĉ ne unu komunisto de antaŭsovetiaj tempoj estis akuzita kaj arestita. Ĉirkaŭ tiu tempo liaj politikoj ekhavis nacian karakteron. Ĉi tiu politiko inter alie havis la formon saboti iujn ordojn de Moskvo, postulante iujn privilegiojn por Litova Soveta Socialisma Respubliko.