Anton Heiller

aŭstra muzikisto

Anton HEILLER (naskiĝis la 15-an de septembro 1923, mortis la 25-an de marto 1977) estis aŭstra orgenisto, klavicenisto, dirigento, kaj komponisto.

Kono de honoro de la komponisto Anton Heiller ĉe la Wiener Zentralfriedhof
Kono de honoro de la komponisto Anton Heiller ĉe la Wiener Zentralfriedhof

Heiller naskiĝis en Vieno. Fininte sian preĝejmuzikan studadon, li iĝis ĥorestro ĉe la Popola Operejo de Vieno, dume studante muzikteorion kaj orgenludon kun Bruno Seidlhofer kaj Friedrich Reidinger ĉe la Viena Muzikakademo.

En 1945 Heiller gradiĝis je la Akademio, kaj samjare iĝis orgena instruisto tie, en 1957 akirante la titolon de Profesoro. Unu el liaj disĉiploj estis Gottfried Plohovich. En 1952 Heiller gajnis la Internacian Orgenan Konkurson en Harlemo. Post la dua mondmilito la orgenisto tre aktive ekpartoprenis en koncertoj, lekcioj, kaj servis en muzikkonkursoj kiel juĝanto.

Heiller registris la plejparton de sia larĝa repertuaro, kiu interalie inkludis verkojn de Dietrich Buxtehude kaj Johann Sebastian Bach kaj pli modernajn komponaĵojn de Max Reger kaj Paul Hindemith (la malantaŭa estis bona amiko de Heiller).

Heiller ankaŭ komencis komponi dum sia adoleskaĝo. Li verkis multajn komponaĵojn dumvive (inklude dekdutonisman muzikon kaj orgenkonĉerton), kvankam ili neniam estis tiel famaj kiel liaj performoj.

En 1973 Heiller subite mortis en Vieno, verŝajne pro ia korinfarkto, kiam li sufokis je manĝaĵo. Li estis 55-jaraĝa.

Eksteraj ligiloj redakti