Malfermi la ĉefan menuon
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Antonije Sekelj (naskiĝis en 1907 en Spišská Sobota, tiama Aŭstrio-Hungario[1]) estis hungardevena jugoslava esperantisto, kiu vivis la plejparton de sia vivo en la serbia parto de la federacia ŝtato Jugoslavio. Li estis la pli aĝa frato de la esperantista verkisto kaj mondvojaĝanto Tibor Sekelj, kaj kunlaboris en pluraj verkaĵoj de la frato.

Antonije naskiĝis kiel plej aĝa filo de Sidonia kaj Leopold Sekelj, bestkuracisto, kaj la familio translokiĝis plurfoje. Post la unuaj kvin vivojaroj en Spišská Sobota, en 1912 li kun la familio ekloĝis en Cenei en la nuna Rumanio kie li pasigis la dek sekvajn jarojn de sia vivo. La hejma lingvo estis la hungara, surstrate oni parolis ankaŭ germanan dialekton. Krom la fraton Tibor, Antonije havis du fratinojn. La familio en 1922 ekloĝis en Kikinda (Кикинда), Serbio, Jugoslavio, kie la familianoj eklernis la serbokroatan; en 1926 la familio transloĝiĝis al Nikšić (Никшић), Montenegro.

Kune kun la movadanoj Branko Rajšić, d-ro Vuko Jovanović, d-ro Božidar Popović, Momčilo Šaponjić, Branko Maksimović kaj lia frato Tibor, Antonije Sekelj en la dua duono de la 20-a jarcento estis inter la gvidaj motoroj de la Esperanto-movado en Serbio.

Verkoj (selekto)Redakti

  • 1960: Kurso de Esperanto, laŭ aŭdvida struktura metodo, 1960, Antonije kaj Tibor Sekelj
  • 1960: Dopisni tečaj Esperanta, 1960, Beogrado: Savez esperantista Srbije, Antonije kaj Tibor Sekelj
  • 1967: Rečnik srpskokrvatsko-esperantski - Serbkroata-Esperanta vortaro, Beograd: Grafos, 1967. 706 p. (ĉ. 35.000 kapvortoj)
  • Suspektinda Persono, 1956, Beogrado (traduko de komedio de Branislav Nuŝiĉ)
  • La Progreso, e-lingva revuo inter la jaroj 1954 kaj 1959

Eksteraj ligilojRedakti

NotojRedakti

  1. Spišská Sobota tiam estis vilaĝo en Aŭstrio-Hungario, ĝi nun estas urboparto de Poprad en Slovakio