Makisgaroloj

(Alidirektita el Aphelocoma)

Makisgaroloj (tio estas garoloj kiuj loĝas en makisoarbustejo) estas populara nomo por la paserinaj birdoj de la genro Aphelocoma[1]), kiuj povus esti nomitaj ankaŭ kiel afelokomoj. Ili estas garoloj de Ameriko kiuj troviĝas en Meksiko, okcidenta Centrameriko kaj okcidenta Usono, kun malproksima populacio en Florido. Tiu genro apartenas al grupo de amerikaj (aŭ "bluaj") garoloj - eble distinga subfamilio – kiu ne estas proksima parencaro de la aliaj garoloj, pigojarbopigoj (Ericson et al, 2005 [2]). Ili loĝas en malferma arbaro de pinojkverkoj, arbustejoj kaj nubarbaroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Makisgaroloj
Florida makisgarolo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Aphelocoma
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Sistematiko redakti

Oni agnoskas kutime kvin speciojn de Aphelocoma, ekde kiam du taksonoj iam konsideritaj kiel rasoj de A. coerulescens ĵus estis disigitaj kiel separataj specioj (A. californica kaj A. insularis); la 3 nune separataj specioj diferencas laŭ koloro kaj bekogrando. Oni supozas, ke ili evoluis en la Pleistoceno kaj la Florida specio estis konata en sia nuna teritorio ekde almenaŭ 2 milionoj da jaroj (Emslie, 1996 [3]). Siaflanke ankaŭ la internaj kaj marbordaj populacioj de A. californica ŝajne konstituas 2 distingajn speciojn kiel diferencaj populacioj de la Meksika makisgarolo (Rice et al. 2003 [4]).

Analizoj de DNA (Rice et al. 2003 [4]) ne kapablas taŭge solvi la rilataron de la specioj. Laŭ la biogeografio de la amerikaj garoloj, la Unukolora aŭ Meksika makisgaroloj povus reprezenti la plej bazan stirpon; la studoj pri morfologio provizore indikus tiun lastan ĉar retenas pliajn el la koloraj ecoj de la grupo, dum la disponeblaj molekulaj datumoj ne havigas klarajn konkludojn. Ĉiukaze, la datumoj de Rice et al. (2003) [4] sugestas - kvankam ankaŭ sen senduba certigo – ke la Meksika makisgarolo enhavas 2 kladojn kiuj povus konstitui diferencajn speciojn. Tamen, oni uzis por tiaj komparoj tre malmultajn individuojn kio ne povas alporti definitivaĵon pri la afero, escepte ke la stirpoj – se vere ili ekzistas - ne korespondas al la geografia distribuo de la interspecia variado (vidu artikolojn pri specioj).

Aliflanke, estas pli probable ke la Okcidenta makisgarolo estas formata de 2 specioj. Tiuj estus separataj de la Granda Baseno, kun la stirpo de la Pacifika marbordo ("Kalifornia" makisgarolo) kaj la Insula makisgarolo, dum la interna stirpo (Makisgarolo de Woodhouse) kaj la Florida makisgarolo estus frataj specioj. Tiu traktado malsukcesas antaŭ la problemo de la birdoj el interna suda Meksiko. Kio estas konata pri la paleogeografio de Nordameriko subtenas tiujn trovaĵojn, sed ili devas esti konsiderataj provizore de analizoj de multe pli da datumoj (Rice et al. 2003 [4]). Fakte pro tio ke la molekula diverseco ne estas solvita, tio subtenas la ideon ke rapida radiado de la Malfrua Plioceno de la Nordamerikaj makisgaroloj kondukis al la nuna diverseco.

Aspekto redakti

 
Junulo de Florida makisgarolo ĉe la Ŝtata Parko Blue Spring, Florido

La makisgaroloj Aphelocoma estas iom pli grandaj ol la Blua garolo kaj diferencaj pro siaj pli longaj vostoj, pli mallongaj kaj rondoformaj flugiloj kaj malhavo de kresto. La kapopinto, nuko kaj flankoj de la kapo estas tre bluaj. Kelkaj specioj havas blankan strion super la okulo kaj malhelajn orelkovrilojn. Ankaŭ la brusto estas blanka aŭ grizblanka kaj la dorso estas grizbruna kontraste kun la brilbluaj vosto kaj flugiloj en plej parto de specioj. Unu specio, la Unukolora makisgarolo estas tute blua, ŝajne simila al la Pinsemgarolo multe pli norda. La beko, gamboja kaj piedoj estas nigraj.

Kutimoj redakti

Ili manĝas kaj surgrunde kaj en arboj. Glanoj kaj pinsemoj estas la plej ĉefaj manĝaĵoj kaj la granda kerno de la dieto, kun greno, beroj kaj aliaj fruktoj formante la reston de la vegetala dieto. Ili krome manĝas ankaŭ multajn insektojn kaj aliajn senvertebrulojn, ovojn kaj birdidojn, etajn ranojn, musojn kaj reptiliojn.

La makisgaroloj Aphelocoma estas oftaj vizitantoj ĉe kampadejoj kaj kamparmanĝoj kaj multaj lernis manxgi el la manoj de homoj kie ili alkutimiĝis je tio.

La nesto estas en arbo aŭ arbusto, foje tre malalte. La nestoj estas fortikaj kaj kovritaj el haroj kaj maldikaj radiketoj kun ekstera diametro de ĉirkaŭ 30 cm al 60 cm. Kutime la ino demetas 2 al 4 ovojn kiuj estas kovataj dum 14 al 16 tagoj. Estas du ĉefaj variantoj de ovokonko: verdaj kun olivverdaj markoj aŭ pli pala fono de grizecblanka al verda kun ruĝbrunaj markoj. La Florida makisgarolo kaj la Meksika makisgarolo havas sistemojn de Kooperativa reproduktado inkludante kelkajn nestohelpantojn, kutime fratoj de la ĉefa paro.

La makisgaroloj Aphelocoma estas tre voĉemaj kaj havas grandan gamon de sonoj kaj alvokoj; komunaj alvokoj inkludas ĉiik, ĉiik, ĉiik kaj gorĝecan krr'r'r'r'r. La makisgaroloj Aphelocoma estas ankaŭ, kiel aliaj garoloj, ofte tre agresemaj ĉe manĝareoj, kaj foje estas konsiderataj kiel ĝeno.

Referencoj redakti

  1. Etimologio: Aphelocoma, el latinigita greka aphelo-, "milda" (greka: apalos, απαλός) + Latina coma "hararo", pro la milda plumaro de la birdoj de tiu genro kompare al aliaj korvedoj.
  2. Ericson, Per G. P.; Jansén, Anna-Lee; Johansson, Ulf S. & Ekman, Jan (2005): Inter-generic relationships of the crows, jays, magpies and allied groups (Aves: Corvidae) based on nucleotide sequence data. Journal of Avian Biology 36: 222-234. PDF plena teksto
  3. Emslie, Steven D. (1996): A fossil Scrub-Jay supports a recent systematic decision. Condor 98(4): 675-680. PDF plena teksto Arkivigite je 2007-02-21 per la retarkivo Wayback Machine
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Rice, Nathan H.; Martínez-Meyer, Enrique & Peterson, A. Townsend (2003): Ecological niche differentiation in the Aphelocoma jays: a phylogenetic perspective. Biological Journal of the Linnean Society 80(3): 369–383. COI:10.1046/j.1095-8312.2003.00242.x PDF plena teksto Arkivigite je 2007-02-21 per la retarkivo Wayback Machine