Apolinaro el Raveno
Sankta Apolinaro (aŭ Apolinario el Raveno) estis la unua episkopo de la urbo de Raveno kaj estas ties patrono.
Sankta | |||||
Apolinaro el Raveno | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 99 en Antioĥio | ||||
Morto | 23-an de julio 1975 (1875-jaraĝa) en Raveno | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Ŝtataneco | Roma regno vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | pastro vd | ||||
| |||||
Sanktulo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Laŭ la kristanaj legendaroj li estis ordinata kiel episkopo fare de Sankta Petro kaj sendita al Raveno, kie li suferis martiriĝon sub la regado de Vespasiano. Laŭ kelkaj legendoj li vivis male dum la 2-a jarcento kaj estis martirigita probable dum la regado de la imperiestro Valente.
En la loko de la supozata martiriĝo, en la haveno de Raveno (Classe [klase]), oni starigis en la 6-a jarcento la preĝejon de la Baziliko de Sankta Apolinaro. La supozataj relikvoj de la sanktulo estis alportitaj en la 9-a jarcento al la urbo, al la preĝejo kiu tiam adoptis la nomon de Sankta Apolinaro Nova, kaj revenis al la antikva baziliko nur por ties rekonsekrado en 1748.