La japana aralio (latine Aralia elata) estas plantospecio de la familio de la Araliacoj (Araliaceae).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aralia elata
Aralia elata, japana Aralio,
Aralia elata, japana Aralio,
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Apialoj Apiales
Familio: Araliacoj Araliaceae
Subfamilio: Aralioideae
Genro: Aralia
Specio: A. elata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo kaj ekologio redakti

 
pikilhava trunko
 
palmataj folioj kaj disbranĉita floraro
 
disbranĉita fruktaro

„Aralia elata“ kreskas kiel somerverda, plurtrunka kaj granda arbusto aŭ malgranda arbo. En ĝia hejmregiono la planto kreskas ĝis alteco de 10 metroj, en Meezeŭropo ĝi nur atingas altecon de 4 ĝis 5 metroj. Ĝi havas nur malmultajn dikajn branĉojn kun griza arboŝelo kaj pikilhavaj branĉetoj. La alterne starantaj folioj longas ĝis 80 cm kaj estas unu- ĝis tri-oble pinataj. Aŭtune la folioj fariĝas ruĝe-flavaj kaj defalas.

La floraro de “Aralia elata” konsistas el terminale starantaj vertikalaj disbranĉitaj umbelaj floraroj. La blankaj, kvinnombraj floroj estas duseksaj aŭ masklaj, nur inaj ne ekzistas. Ekzistas nur unucirklo kun kvin stamenoj. Kvin kapeloj formas unu ovarion. Formiĝas bersimilaj drupoj, kiuj fariĝas mature malhelbluaj ĝis nigraj. En vintro birdoj manĝas ilin.

La kromosomonombro estas 2n = 24.

Disvastigo redakti

„Aralia elata“ hejmiĝas origine en Rusujo (orienta Siberio), Ĉinujo (Manĉurio), Japanujo kaj Koreujo

Sistematiko redakti

Oni povas distingi kvar variojn: • “Aralia elata” (MIQ.) SEEM. var. “elata”: Ĝi hejmiĝas en Ĉinujo, Koreujo kaj Japanujo. En Usono ĝi estas neofito. • „Aralia elata“ var. „inermis“ (YANAGITA) J.WEN: Ĝi hejmiĝas sur la Insuloj Izu en Japanujo. • “Aralia elata” var. “mandshurica” (RUPR. & MAXIM.) J.WEN: Tiu vario hejmiĝas en la nordaj partoj de Ĉinujo, Koreujo kaj la fora azio de Rusujo. • „Aralia elata“ var. „ryukyuensis“ J.WEN: Ĝi venis de la Rjukju-insularo kaj okcidenta Tajvano.

Uzado redakti

La junaj foliburĝonoj estas manĝeblaj, En Japanujo ili estas bakitaj en tempuro. Tre junaj ŝosoj estas manĝataj ankaŭ krudaj. La folioj povas esti manĝataj post brogado.[1]

Referencoj redakti

  1. Rafaël Govaerts (Hrsg.): „Aralia“ - „World Checklist of Selected Plant Families“ des Royal Botanic Gardens, Kew. Zuletzt eingesehen am 29. April 2018.