Arasarioj

(Alidirektita el Arasario)

La arasarioj (foje arakarioj) estas mezgrandaj tukanoj de la genro Pteroglossus. Ili estas, kiel aliaj tukanoj, tre briplumaj kaj havas enormajn kolorajn bekojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arasarioj
Helbeka arasario
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Ramfastedoj Ramphastidae
Genro: Pteroglossus
Illiger, 1811
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĉiu specio estas ĉefe de fruktomanĝuloj, sed ili manĝas ankaŭ insektojn kaj aliajn etajn predojn. Ili estas arboremaj kaj nestumas en arbotruoj, kie la ino demetas 2 al 4 blankajn ovojn. Ili estas loĝantaj reproduktuloj kaj ne migras.

La arasarioj estas nekutimaj inter tukanoj pro tio, ke ili ripozas socie tra la tuta jaro, laŭ grupoj de ĝis ses plankreskuloj kaj zorgas la idaron kune dormante en la sama arbotruo kun la vostoj super la dorsoj.

La iskonocera aŭ porbirda Laŭso Austrophilopterus cancellosus oni supozas, ke parazitas ĉiun specion de Pteroglossus. Ties ekzisto estis konfirmita en ĉiu specio escepte la Verda arasario, Pteroglossus viridis.(Price & Weckstein 2005)

Unu specio, la distinga Safrantukano, estis iam lokita en la unutipa genro Baillonius, sed Kimura et al. (2004) pruvis, ke ĝi apartenas al la genro Pteroglossus[1].

Specilisto redakti

Referencoj redakti

  1. South American Classification Committee. Merge Baillonius into Pteroglossus. Alirita 2007-09-16. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-05-16. Alirita 2021-08-26.

Eksteraj ligiloj redakti