Ardezbrusta tinamo

La Ardezbrusta tinamo (Crypturellus boucardi) estas birdospecio de la familio de Tinamedoj komune troviĝanta en humidaj arbaroj de malaltaj teroj de Centrameriko.[3] Kvankam la Ardezbrusta tinamo estas agnoskita de plej fakuloj, la SACC ankoraŭ klasigas tiun birdon kiel subspecio de la Crypturellus erythropus, nome Ruĝkrura tinamo.[4]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ardezbrusta tinamo
Ardezbrusta tinamo
Ardezbrusta tinamo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Tinamoformaj Tinamiformes
Familio: Tinamedoj Tinamidae
Genro: Kriptureloj Crypturellus
Specio: C. boucardi
Crypturellus boucardi
(Sclater, 1859)[1]
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
subspecioj

C. b. boucardi (Sclater, 1859)[2]
C. b. costaricensis
(Dwight & Griscom, 1924)[2]

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio redakti

Ĉiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ Paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el Paleognatoj nome Strutoformaj kiaj la Struto, la Emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la Tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[5]

La Ardezbrusta tinamo havas du subspeciojn:[6]

Philip Sclater identigis la Ardezbrustan tinamon el specimeno el Oaxaca, Meksiko, en 1859.[5]

Etimologio redakti

Crypturellus estas formata el la grekaj vortoj κρυπτός (kriptós), "kovrita" aŭ "kaŝita", οὐρά (urá), "vosto", kaj -ellus, latina diminutiva sufikso. La genronomo Crypturellus entute signifus "malgranda kaŝvostulo".[7] La specinomo boucardi originis el la latina vorto kiu aludas al Boucard por rememori Adolphe Boucard.

Teritorio kaj habitato redakti

Teritorio redakti

Ĝi komune troviĝantas en humidaj arbaroj de malaltaj teroj en subtropikaj kaj tropikaj regionoj ĝis 1,800 m altitude.[8] Tiu specio havas teritoriojn laŭlonge de la marbordoj de Golfo de Meksiko el suda Meksiko, el suda Veracruz kaj norda Oaxaca suden, al norda Kostariko, Meksiko, Belizo, Gvatemalo, Honduro, Nikaragvo kaj Kostariko.[3]

Habitato redakti

Ĝi preferas densajn ĉiamverdajn[9] arbarojn kun densa subkreskaĵaro, Sed povas troviĝi ankaŭ en densaj arbaroj kun malmulta subkreskaĵaro, duarangaj arbaroj,[9] kaj en regenerataj plantejoj. Ili ŝatas ankaŭ humidajn areojn.[5]

Aspekto redakti

La Ardezbrusta tinamo averaĝe estas 27 cm longa, kaj pezas ĉirkaŭ 470 g. Ties dorso kaj kapo estas nigraj al brunaj, estas brunaj la flugiloj, ardezgriza la brusto (kio nomigas la specion), blanka la gorĝo,[5] grizbruna la resto de ties subaj partoj kun pli malhela strieco en flankoj kaj subvosto. La ino havas striecon en siaj flugiloj.[5] Ties kruroj estas rozkoloraj al brilruĝaj,[5] kaj ties beko estas malhela supre kaj flava sube.

Kutimaro redakti

Ĝi estas timida tinamo malfacile videbla sur la malhelaj arbargrundoj. Ties alvoko estas trinota alvoko pli mallaŭta ol tiu de aliaj tinamoj. Ties alvokoj povas esti laŭ longaj elanoj, ĝis dum kvin horoj. Tiu tinamo kaj la Cinamotinamo produktas hibridojn foje.[5]

Manĝo redakti

Kiel ĉe aliaj tinamoj, ĝi manĝas fruktojn kaj semojn kaj kelkajn senvertebrulojn, partikulare formikojn kaj termitojn.[5]

Reproduktado redakti

La masklo de Ardezbrusta tinamo allogas 2 al 4 inojn por ovodemeti en sia nesto surgrunde kaj inter densa vegetaĵaro aŭ inter altaj apogradikoj. La masklo kovas kaj idozorgadas la junulojn. La inoj pariĝas kun pli ol unu masklo.[5]

Konservado redakti

La IUCN klasigis la Ardezbrustan tinamon kiel Malplej Zorgiga[10] kaj ĝi havas loĝan teritorion de 330,000 km².[8] Ĝi estas ĉasata por manĝo sed ties nombroj ŝajne estas stabilaj.[5]

Notoj redakti

  1. Brands, S. (2008)
  2. 2,0 2,1 Brands, Sheila (Aug 14, 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Crypturellus boucardi". Project: The Taxonomicon. Konsultita la 4an Feb 2009.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Clements, J (2007)
  4. Gill, F. (2009)
  5. 5,00 5,01 5,02 5,03 5,04 5,05 5,06 5,07 5,08 5,09 Davies, S. J. J. F. (2003)
  6. Crypturellus boucardi. Kunigita Taksonomia Informo-Sistemo.
  7. Gotch, A. F. (1995)
  8. 8,0 8,1 BirdLife International (2008)(a)
  9. 9,0 9,1 American Ornithologists' Union (1998)
  10. BirdLife International (2012). Crypturellus boucardiInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.

Referencoj redakti

  • American Ornithologists' Union (1998) [1983]. "Tinamiformes: Tinamidae: Tinamous" (PDF). Check-list of North American Birds (7th ed.). Washington, D.C.: American Ornithologists' Union . p. 2 . ISBN 1-891276-00-X
  • "Crypturellus boucardi". Integrated Taxonomic Information System. Konsultita la 7an Aprilo 2011.
  • BirdLife International (2008(a)). "Slaty-breasted Tinamou - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita la 6an Feb 2009.
  • Brands, Sheila (Aug 14, 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Crypturellus boucardi". Project: The Taxonomicon. Konsultita la 4an Feb 2009.
  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Davies, S.J.J.F. (2003). "Tinamous". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 57–59, 63–64. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Gill, F.; Wright, M.; Donsker, D. (19 Jan 2009). "Ratites". IOC World Bird List. WorldBirdNames.org. Konsultita la 8an Feb 2009.
  • Gotch, A. F. (1995) [1979]. "Tinamous". Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. p. 183. ISBN 0-8160-3377-3.

Eksteraj ligiloj redakti