Ardezdorsa akcipitro

La Ardezdorsa akcipitro (Accipiter luteoschistaceus) estas taga rabobirdo el familio de Akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ardezdorsa akcipitro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Accipiter
Specio: A. luteoschistaceus
Accipiter luteoschistaceus
(Rothschild & Hartert, 1926)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĉefa karaktero estas malhelgrizaj supraj partoj, kio aperas kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo kiel aludo al ardezo, "skisto".

Ĝi estas endemia de Papuo-Novgvineo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.[1] Plej verŝajne tiu apenaŭ konata specio de malaltaj teroj estas probable dependa el praarbaroj kie forestas la Varia akcipitro, A. hiogaster. Tiele ĝi estas minacata pro ekstensiva lignoproduktado.

La Ardezdorsa akcipitro estas nekomuna en Nova Britio kaj Umboi kun nekonfirmataj vidaĵoj el Nova Irlando en Papuo-Novgvineo. Ĝi estas konata nur el ĉ. 11 specimenoj kaj kelkaj ĵusaj vidaĵoj, sed ŝajne oni ne sukcesis vidi ĝin ĉar ĝi estas timida kaj malfacile identigebla.

Ĝi estis vidata en gamo de arbaraj habitatoj inklude malfermajn arbarojn kaj kokosplantejojn, sed supozeble temas pri specio de altaj arbaroj. Male estas multe pli nombra la Helgriza akcipitro, A. novaehollandiae, en la degraditaj kaj artefaritaj habitatoj. Ŝajne ĝi loĝas ĝis 700 m kie ĝi estus anstataŭata de la Longfingra akcipitro, A. brachyurus.

La ununura dokumentita kono pri manĝado estis specimeno kun lacerto 15 cm granda en sia stomako.

Referencoj redakti

  1. BirdLife International (2008). Accipiter luteoschistaceus. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 19a Februaro 2009.