Aristotelaj kvar kaŭzoj

Aristotelaj kvar kaŭzojAristotela teorio de kaŭzeco referencas al la koncepton pri la kaŭzeco ellaboritan de la filozofo Aristotelo. Forĝita en la 4-a jarcento a.K., tiu vidpunkto pri la kaŭzeco tre malsamas el tio kio modernajn tempojn oni alestiĝas per “kial”. Laŭ Aristotelo la kaŭzo ne estas simple tio kio antaŭas la efikon: ĝi estas kompleksa metafizika nocio. Li distingas kvar tiojn de kaŭzoj:

  • kaŭzo materia (la materio kiu konstituas la objekton),
  • kaŭzo formala (la esenco de tiu ĉi objekto),
  • kaŭzo movantaefika (tio kio produktas la objekton),
  • kaj kaŭzo cela (tio por kio la objekto estas farita).

Tiu tipologio de kaŭzoj estas ellaborita en diversaj verkoj de la aŭtoro, kaj aparte en la Fiziko (II, 3-9). La kaŭzeco gravas en la sino de la filozofia penso de Aristotelo: ĝuste li difinis sian filozofian esploron kiel priserĉo pri kaŭzoj.

Ĝi estis tiom signifa ke malfacile troviĝis, en mezepokaj kaj renesancaj periodoj, filozofoj kiuj pri tiu teorio ne diskutis aŭ tute aŭ parte resumis aŭ komentis. Hodiaŭ, iom post iom malpliiĝis la intereso pri ĝi ĝis esti preterlasata kaj konservas sian gravecon nur ĉe iuj skoloj de la novskolatikismo, precipe de la branĉo novtomisma, kie la interpreto orientiĝas pli al la metafizikaj aspektoj ol al tiuj fizikaj, (Vidu bibliografion).

Materia kaŭzo redakti

Temas pri la kaŭzo malpli alirebla, la malpli precizigebla, spite ke samtempe ĝi estas la pli evidenta. La materio kaj la formo estas bazita sur la “sinolo”, (substanco formita de materio kaj formo.

Kaj se eblas por la homa intelekto disigi la formon el la materio, kio igas la scio ebla, ne eblas por la sama intelekto konstati la materion senforman: ĝi restas pensebla kaj nespertebla.

En la ĝenerala konceptado de Aristotelo, la potenco estas asociita al la materio: nur la materio entenas la kapablon esti modifita aŭ perfektigita ricevante novan formon.

Formala kaŭzo redakti

La formo de objekto nenio alio estas ol ĝia geometria formo: estas tiu kiu igas ĝin difinebla. Ekzemple, tio kio diferencigas la homon el statuo kiu lin reprezentus, estas la posedo de animo. Pli ol la fizikaj karakterizoj, estas la posedo de tiu fakultato kiu permesas difini la homon; tiel, la animo estas la formo de la homa korpo. La formo de artverko estas la ideo kiu movis la artiston.

Esence gravas la formo en la sciteorio de Aristotelo.

Kaŭzo movanta aŭ efika redakti

La disĉiplo de Heraklito asertis ke ne eblas koni tion kio estas tiu aĵo, fakte de ĉiuj aĵoj, ĉar ili estas ĉiam en stato de ŝanĝa kondiĉo: pro tio Platono proponis sian teorion de ideoj aŭ senŝanĝaj formoj. Laŭ Aristotelo la movo ne estas kaosa, sed obeas eĉ mem al leĝoj: la universo alirebla al la sensoj estas, tial, konebla en si mem. La mekanika movo reflektas, laŭ Aristotelo, signifon tre li ampleksa ol tiu akceptita hodiaŭ: ne temas nur pri movo nure loka: fenomenoj kiel “generado” kaj “koruptado”, laŭ Aristotelo, estas formoj de movo. Tamen, diversaj skolatikuloj interpretis tiun movon kiel metafizikan, nome kiel bezono de kaŭzo efika por ke realiĝu la fenomenon. Tiu estas, ĉiukaze, vere metafizika bezono kiel aperas en la famaj kvin vojoj de Tomaso de Akvino por pruvi racie la ekziston de Dio.

Kaŭzo cela redakti

Foje malfacilas ĝin distingis el la kaŭzo formala. Temas pri motivo de la ekzisto de la aĵo, por kio ĝi ekzistas: temas pri io intrinseka kio direktas la evoluiĝon de la estaĵo, al kiu povas aldoniĝi la kapablon ricevi aliajn celojn.

La celo tre pezas en la filozofio de Aristotelo, kiu daŭrigas konsideri tiel: «ĉiu arto kaj ĉiu esploro, kaj paralele ĉiu ago kaj ĉiu elekto direktiĝas al celo” (Etiko al Nikomako)

Aristotelo vidas tiun tipon de kaŭzeco en ĉio, en tuta movo de la universo.

Bibliografio redakti

  • Etienne Gilson, L’Esprit de la philosophie médiévale, Vrin, 1932. Rééd. Vrin, 1998, (ISBN 2711602834).
  • Etienne Gilson, Le Thomisme, introduction au système de saint Thomas, Vrin, 1919, (sesa eldono en 1964), (ISBN 2-7116-0297-4).
  • Sofia Vanni Rovighi, Elementi di filosofia. Vol. 1: Introduzione, logica, teoria della conoscenza, La Scuola.
  • Sofia Vanni Rovighi, L'unità del sapere secondo Tommaso d'Aquino
  • Sofia.Vanni Rovighi, Perenne validità delle "cinque vie" di san Tommaso, Vita e Pensiero, 1978.

Vidu ankaŭ redakti