Arkeologia Muzeo de Sevilo

La Arkeologia Muzeo de Sevilo (hispane Museo Arqueológico de Sevilla) estas ĉe la Placo de Ameriko, antaŭ la Muzeo de Artoj kaj Popolaj Kutimoj (iama Mudeĥara Paviliono) ĉe la Reĝa Paviliono, ene de la Parko María Luisa, Sevilo, Hispanio. La edifico estis iama Paviliono de Belartoj de la Iberamerika Ekspozicio de 1929.

Arkeologia Muzeo de Sevilo
arkeologia muzeo
Lando Hispanio vd
Situo Sevilo
Estiĝo 21-a de novembro 1879
Koordinatoj 37° 22′ 15″ N, 5° 59′ 14″ U (mapo)37.370938888889-5.9870888888889Koordinatoj: 37° 22′ 15″ N, 5° 59′ 14″ U (mapo)
Arkeologia Muzeo de Sevilo (Sevilo)
Arkeologia Muzeo de Sevilo (Sevilo)
DEC
Arkeologia Muzeo de Sevilo
Arkeologia Muzeo de Sevilo
Situo de Arkeologia Muzeo de Sevilo
Map
Arkeologia Muzeo de Sevilo
Retpaĝo http://www.museosdeandalucia.es/cultura/museos/MASE/?lng=es
vdr

Historio redakti

La Muzeon oni kreis en 1879 laŭ la Dekreto de 1867 pri Arkeologiaj Muzeoj (tiam nomataj “Muzeoj de Antikvaĵoj”). La unuaj enhavoj utiligitaj por la fondo de la muzeo venis de la trovitaĵoj el elfosadoj en Italiko jam el ĉirkaŭ 1780 arigitaj en la Alkazaro de Sevilo, kiu tiam estis “provizora muzeo”; Dum unu jarcento plue venis pliaj trovitaĵoj el Italiko. Poste alvenis restaĵoj el konventoj malaperigitaj per de la desamortización dum la dua duono de la 19-a jarcento. En 1875 la kolekto estis translokigita al la iama Konvento de la Merced, kiu estis tiam “Muzeo de Pentraĵoj” (poste Muzeo de Belartoj de Sevilo.

La 21an de novembro 1879 oni kreis oficiale la Museo Provincial de Antigüedades de Sevilla, kaj ĝia unua direktoro estis Don Manuel de Campos y Munilla. La laboro finiĝis en 1880 kaj samjare oni inaŭguris la muzeon enhavantajn objektojn pri arkitekturo, skulptarto, epigrafio kaj ceramiko. Okazis sukceso de publiko (ĉirkaŭ 12 000 vizitoj, tre multe rilate al tiamaj hispanaj muzeoj).

En la 1940-aj jaroj oni translokigis la kolekton al la nuna konstruaĵo kaj oni ordigis aparte la ekspoziciitajn objektojn.

La kolekto redakti

Sendube elstaras la bundaj restaĵoj de epoko de Romia Imperio, precipe el Italiko, kaj ankaŭ de aliaj lokoj en la tre romiigita areoj, nome el nunaj sevilprovincaj municipoj Écija, Estepa, Alcalá del Río, Villanueva del Río y Minas, ktp. Tamen estas ankaŭ montraĵoj el prahistoria epoko, ekzemple de Tartezo. El romia epoko elstaras kolosaj skulptaĵoj, mozaikoj, figuroj de diinoj ktp. Estas ankaŭ postaj restaĵoj de visigota kaj araba epokoj. La kolekto estas ordigita kronologie por plej bone kompreni la historidevenon.

Krome estas arkivo kaj ateliero por konservado kaj restaŭrado.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • F. Fernández Gómez, “El Pabellón de Bellas Artes de la Exposición Iberoamericana de Sevilla. Museo Arqueológico Provincial”, Aparejadores. Boletín del Colegio Oficial de Aparejadores y Arquitectos Técnicos de Sevilla n.º 24, 1987, págs. 17-23
  • VV.AA., Itálica en el Museo Arqueológico de Sevilla, catálogo de la exposición, Sevilla, Junta de Andalucía, 1995 (ISBN 84-87826-70-9).

Eksteraj ligiloj redakti