Armena katolika preĝejo (Budapeŝto)

Armena Katolika Kirko dediĉitaj al Dipatrino elaĉetinta kaptitojn kaj Sankta Gregorio la Iluminanto estas konstruaĵo en Hungario, en Budapeŝto, en distrikto Újbuda, ĉe deklivoj de Monto Gellért.

Armena Katolika Kirko
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, distrikto Újbuda
Bazaj informoj
Religio kristanismo
provinco Pest
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Post Traktato de Trianon alvenis multe da rifuĝintaj armenoj el Transilvanio al Budapeŝto. Ili kreis propran katolikan grupon en 1922. Alvenis armenaj pastroj el Vieno en 1934. La mesoj okazis en kapelo de Baziliko Stefano la 1-a (Budapeŝto). En 1947 laŭ aparta dekreto la armena grupo ricevis personan kaj regionan aŭtonomiojn. Post 2 jaroj la kapelo funkciis plu en alia domo. En 1974 la armenoj akiris duetaĝan domon, kie la nova kapelo ekfunkciis jam antaŭ akiro de la domo.

Konstruaĵo redakti

La domo mem situas laŭ la trotuaro. En la plej alta etaĝo estas videblaj kolektaĵo de ekleziaj kaj historiaj relikvoj. En la meza nivelo troviĝas hejmoj de la administrado kaj pastro. Sur la teretaĝo la kapelo funkcias. En la korto aparta ornama sonorilturo estas videbla.

Kermesoj okazas en la 24-an de septembro kaj en la kvara sabato post Pentekosto.

Fontoj redakti