Armenia nacia teamo de futbalo

vira nacia teamo de futbalo
Tiu ĉi artikolo traktas la viran futbalistan nacian teamon de Armenio. Aparte de tio ankaŭ ekzistas naciaj teamoj por virinoj, kaj por viraj kaj virinaj adoleskuloj de malpli ol 19 jaroj.

La Armenia nacia teamo de futbalo (armene: Հայաստանի ֆուտբոլի ազգային հավաքական, Hajastani futboli azgajin havak’akan) estas la nacia futbalteamo de Armenio. Ĝi agadas kadre de la Armenia Futbala Federacio. Post la disigo de Sovetunio, la teamo unuafoje ludis sian unuan internacian matĉon kontraŭ Moldavio la 12-an de oktobro 1992.

Armenia nacia teamo de futbalo
Armenia nacia teamo de futbalo
asocio Armenia Futbala Federacio
manaĝero Oleksandr Petrakov (Олександр Петраков)
golreĝo Henriĥ Mĥitarjan (Հենրիխ Մխիթարյան, 32)
FIFA kodo ARM
unua matĉo  Armenio 0:0
 Moldavio
1992
plej granda gajno  Armenio 7-1
 Gvatemalo
2016
plej granda perdo Flago de Norvegio Norvegio 9:0
 Armenio
2022
Futbala Mondpokalo
Eŭropa Futbal-Ĉampionado
aperoj kvalifikigaj fazoj en ĉiu UEFA-Ĉampionado ekde 1996
vdr
Henriĥ Mĥitarjan (Հենրիխ Մխիթարյան) en 2014 - vidu tekste

Aktuale, la trejnisto de la nacia teamo estas Oleksandr Petrakov (Олександр Петраков), kaj la teamestro estas Varazdat Harojan (Վարազդատ Հարոյան). Laŭ la stato de oktobro 2023, la entute plej multajn golojn (32) atingis Henriĥ Mĥitarjan (Հենրիխ Մխիթարյան), kiu inter la jaroj 2007 kaj 2021 partoprenis sume 95 internaciajn matĉojn de la nacia teamo kaj en la finaj jaroj estis la kapitano de la teamo. Tamen entute la plej multajn internaciajn matĉojn (132) kadre de la teamo partoprenis la futbalisto Sargis Hovsepjan (Սարգիս Հովսեփյան).