Armenia Futbala Federacio

nacia futbala federacio

La Federacio Armenia de Futbalo, armene Հայաստանի Ֆուտբոլի Ֆեդերացիա, Hajastani Futboli Federac'ia, estas la nacia futbala asocio en Armenio, unuavice federacio de la landaj futbalkluboj. Ĝi estas la landa asocio de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia aŭ mallonge FIFA kaj de la Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj aŭ mallonge UEFA, kaj fondiĝis en 1992. La asocio interalie ekde la jaro 1992 organizas ĉampionecon en la plej alta ligo de klubaj teamoj el viraj, plenaĝaj, profesiaj futbalistoj de la lando, nomata armene Հայաստանի Պրեմիեր Լիգա, Armenia Supera Ligo, sed antaŭe jam inter 1936 kaj 1991 estis antaŭa regiona Armenia Ligo de futbalo kadre de la Armena SSR en Sovetunio. La ĉampiono en 2023-2023 estas la futbala klubo Urartu, Ուրարտու Ֆուտբոլային Ակումբ, Futbolajin Akumb Urartu, sed sume plej ofte en la historio ĉampionis la klubo futbala klubo Pjunik (Fenikso) Erevano, Ֆուտբոլային Ակումբ Փյունիկ Երևան, Futbolajin Akumb P'junik Jerevan - laŭ la stato de 2023 entute 15-foje.

Armenia Futbala Federacio
emblemo
federacio de futbalo
Komenco 1992 vd
Geografia situo 40° 10′ 35″ N, 44° 31′ 16″ O (mapo)40.17631944444444.521111111111Koordinatoj: 40° 10′ 35″ N, 44° 31′ 16″ O (mapo)
Lando(j)  Armenio
Sidejo Erevano
Armenia Futbala Federacio (Armenio)
Armenia Futbala Federacio (Armenio)
DEC
Armenia Futbala Federacio
Armenia Futbala Federacio
Map
Armenia Futbala Federacio
Ĉefestro(j) Arthur Vanetsyan • Nikolay Kazakryan • Armen Sarkisjan • Suren Abrahamyan • Ruben Ayrapetyan vd
Membro de FIFAUEFA vd
Posedatoj Armena nacia teamo de futbalo • virina nacia futbala teamo de Armenio • vira sub-21-jarula futbala teamo de Armenio • Republican Stadium • Armenia national under-17 football team • Armenia national under-19 football team • Lori Stadium • Football Academy Stadium (Yerevan) • Jubilee Stadium vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
en la vira nacia teamo, la entute plej multajn golojn (32) atingis Henriĥ Mĥitarjan (Հենրիխ Մխիթարյան), kiu inter la jaroj 2007 kaj 2021 partoprenis sume 95 internaciajn matĉojn de la nacia teamo kaj en la finaj jaroj estis la kapitano de la teamo

Krome la Armenia vira nacia teamo de futbalo kaj la Armenia virina nacia teamo de futbalo (ambaŭfoje armene Հայաստանի ֆուտբոլի ազգային հավաքական, Hajastani futboli azgajin havak'akan) reprezentas la landon en internaciaj matĉoj.

Eksteraj ligiloj redakti