Armeo de Respubliko Koreio

armeo de Sud-Koreio (Respubliko Koreio)

La Armitaj Fortoj de la Respubliko de Koreio (Hangul : koree 대한국어 국군, ĉinkorea skribo : 大韓民國國軍, RLT: Daehanminguk Gukgun, MR : Taehanminguk Gukgun, angle The Republic of Korea Armed ForcesROK Armed Forces, foje ankaŭ nomata Sudkorea Defendtrupo) estas la oficiala nomo de la armitaj fortoj de Sud-Koreio.

Armeo de Respubliko Koreio
대한민국 국군
emblemo
flago
armitaj fortoj
Komenco 15-a de aŭgusto 1948 vd
Lando(j) Sud-Koreio vd
Sidejo Seulo
Posedatoj United States Army No. 101 vd
vdr

Fondita en 1948 post la divido de Koreio, la ROK Armita Fortojn estas unu el la plej granda kaj plej potenca staranta armitajn fortojn en la mondo kun laŭdira personara forto de 3 600 000 en 2022 (500 000 aktiva kaj 3 100 000 rezervo) [1][2].

La armeo estas dividita en kvar ĉefajn fortojn:

  • Sudkorea Teararmeo (koree 대한민국육군, 大韓民國陸軍: Daehanminguk Yukgun)
  • Sud-Koreia Mararmeo (koree 대한민국 해군, 大韓民國 海軍; Daehanminguk Haegun)
    • South Korea mara infantrio (koree 대한민국 해병대, 大韓民國 海兵隊; Daehanminguk Haebyeongdae)
  • Sud-Koreia Aera Forto (koree 대한민국공군; 大韓民國空軍, Daehanminguk Gonggun)
  • Rezervtrupoj de Sud-Koreio (koree 대한민국 아리군; 大韓民國 豫備軍, Daehanminguk Yebigun)
KM1500 portas surfacalaerajn raketojn de la tipo "Hyunmoo-3"
Tanko de modelo K2 Nigra Pantero
K-2 Black Panther tanko, la plej progresinta tanko funkcianta en la forto
Sudaj koreaj soldatoj ĉe la Komuna Sekureca Areo (angle Joint Security Area, JSA) inter la bluaj konstruaĵoj, kun Nord-Koreio en la fono

La rolo de la armeo estas konservi la suverenecon kaj teritorian integrecon de la respubliko, sed ĝi ofte partoprenas en humanitaraj misioj tra la lando, kiel savmisioj, konservado de civila ordo, pritraktado de kriz-situacioj kiel rezulto de naturaj katastrofoj aŭ aliaj. En la lastaj jaroj, ĝi eĉ pli kaj pli partoprenas en internaciaj klopodoj pro la poziciiĝo de la Respubliko kiel elstara ekonomia potenco (15-a en la mondo laŭ MEP), kiel internaciaj specialtrupoj por packonservado kaj ekstermado de terorismo. Deviga militservo en la lando estas deviga nur por viroj kaj estas almenaŭ 18 monatoj da servo. La kandidato por la servo devas plenumi ĉi tiun devon de la aĝo de 18 ĝis la aĝo de 28, kondiĉe ke li taŭgas por ĝi.

Sud-Koreio kaj Usono establis reciprokan armean kunlaboron post la fino de la Korea milito. Estis surbaze de tiu interkonsento ke sudkoreaj soldatoj partoprenis la Vjetnaman militon. En la interkonsento, Usono entreprenas povi deploji ĝis 690 000 soldatojn en Sud-Koreio ne pli malfrue ol 90 tagojn post eksplodo de milito [3]. La tiel nomata "United States Forces Korea" estas konstanta militforto kiun Usono deplojis en Sud-Koreio, konsistante el 28,500 soldatoj [4].

Por antaŭenigi la disvolviĝon de altnivelaj armiloj, la Agentejo pri Disvolvado de Defendo (angle Defense Acquisition Program Administration) estis establita sub la Ministerio de Nacia Defendo.

Referencoj redakti

  1. Public Notebook. Arkivita el la originalo je 2023-02-16. Alirita 2023-02-16.
  2. Largest armies in the world by personnel 2020.
  3. U.S. Military Cuts to Reduce Emergency Reinforcements in Korea Chosun Ilbo la 6 de januaro 2012
  4. Briefing by Defense Secretary Gates and ROK Minister Lee 17 October 2008. America.gov (17a de oktobro 2008). Arkivita el la originalo je 2009-04-12. Alirita 16a de julio 2011.

Eksteraj ligiloj redakti