Arnex-sur-Nyon
Arnex-sur-Nyon estas komunumo en la distrikto Nyon en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 187 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Arnex-sur-Nyon | |
---|---|
Blazono de Arnex-sur-Nyon | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Nyon |
Koordinatoj | 46° 22′ 30″ N 6° 11′ 29″ O / 46.37500 °N, 6.19139 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 22′ 30″ N 6° 11′ 29″ O / 46.37500 °N, 6.19139 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 187 |
Areo | 2,04 km² |
Alteco | 454 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1277 |
Komunumkodo | 5701 |
Situa mapo de Arnex-sur-Nyon | |
Geografio
redaktiLa komunumo Arnex-sur-Nyon situas sude de la rivereto Boiron de Nyon sur la ebenaĵo inter la Lago Lemano kaj la Ĵurasa Montaro. La komunumo troviĝas 3,5 kilometrojn okcidente de la distriktĉefurbo Nyon kaj proksimume 15 kilometrojn nordoriente de Ĝenevo. Al la komunumo krom la vilaĝo Arnex apartenas kelkaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,04 km², de kiuj 12,9% estas kovritaj de arbaro, 76,7% servas por agrikulturo kaj 8,6% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Arnex-sur-Nyon limas en nordo al Borex, en oriento al Eysins, Crans-près-Céligny, en sudsudokciento al Céligny (GE), kaj en okcidento al Crassier.
Trafiko
redaktiTra Arnex-sur-Nyon pasas la kantona ĉefvojo n-ro 122 de Nyon al Divonne-les-Bains en Francio kaj en sudo la svisa aŭtovojo A1, kies plej proksima alveturejo Nyon situas proksimume 3 kilometrojn oriente de la komunumo. Pere de la poŝtaŭtolinio de Nyon al Coppet la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Arnex-sur-Nyon datiĝas el la jaro 1154 kiel Arnai. Dum mezeopoko la nobeluloj de Arney verŝajne estis vasaloj de la Baronoj de Prangins. En la jaro 1295 Arnex fariĝis feŭdo de la Grafoj de Savojo. Ankaŭ la nobeluloj de Gingins kaj la Abatejo Bonmont posedis dum mezepoko bienojn en Arnex. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Arnex-sur-Nyon apartenis al la Voktejo Nyon kaj ekde la Helveta Revolucio al la samnoma distrikto.[3]
Vidu ankaŭ
redakti- Aliaj lokoj kun la nomo Arnex
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo Arkivigite je 2013-11-10 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Sabine Carruzzo-Frey: Arnex-sur-Nyon en Historia Leksikono de Svislando (2009-08-20)
Eksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Arnex-sur-Nyon – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)