Malfermi la ĉefan menuon

Arthur Milchhoefer

Arthur Milchhoefer

Arthur MILCHHOEFER (ankaŭ: Milchhöfer; naskiĝinta en la 21-a de marto 1852 en Kutusovo/Schirwindt, mortinta en la 7-a de decembro 1903 en Kiel) estis germana arkeologo.

VivoRedakti

Milchhöfer frekventis la gimnazion en Tilsit kaj studis poste klasikan filologion en Berlino kaj Munkeno, kie li doktoriĝis sub Heinrich Brunn en 1873 per la tezo Über den Attischen Apollon. Post la ŝtata instruistiga ekzameno en Kenigsbergo li estis en 1875/76 instruisto ĉe la Vilhelmo-gimnazio en la germana ĉefurbo. En 1876-78 li vojaĝis kune kun Adolf Furtwängler kiel stipendiulo de Deutsches Archäologisches Institut tra Greklando kaj Italujo. Ekde 1880 li estis asistanto ĉe Berliner Museen kaj partoprenis intertempe elfosadkampanjojn en Olimpio kaj estis post sia habilitiĝo 1882 en Göttingen profesoro pri arkeologio ĉe la universitato en Münster (ekde 1883) kaj ordinara profesoro pri arkeologio en Kiel (ekde 1895).

Dumstudvojaĝe Milchhöfer lasis sin influi per la novaj trovitaĵoj de Heinrich Schliemann en Mikeno. Ties gravecon li tuj substrekis per fakartikolo kaj artikoloj en muzeaj katalogoj. Lia malkovro de la mikenia tholos-tombejo de Menidi estis senpera sekvo de la schliemannaj instigoj. En Berliner Museum li responsis pri la unua ekspozicio de la schliemannaĵoj el Trojo. Lia klopodo komenci novan antikvan arthistorian sekcion gvidis al la verkdao de la habilitigtezo Die Anfänge der Kunst in Griechenland (1883), kie li klarigis la bazojn de frugreka arto ekde la 2-a jarmilo A.K. tra la malhelaj epokoj ĝis la fruarkaika tempo. Metode helpis por la ĝis tiam nekonataj tempoj la ikonografia esplorado, do perbilda tradicio. En tiu ĉi kunteksto li substrekis la gravecon de la tiam tute nekonata minoa civilizo por la artevoluo en la 2-a jarmilo. Cetere li, ne Arthur Evans kiel oni ofte supozsas, inventis tiun ĉi fakterminon. Milchhöfer aparte fascinis religihistoriaj aspektoj dum la tuta vivo.

Pionira laboro faritis de li koncerne la historian topografion de Atiko ebligita per multaj vojaĝoj. La rezultoj bone videblas en liaj komentoj al la 26 Mapoj de Atiko (1881-1900: eldonis ilin Ernst Curtius kaj Johann August Kaupert). Li detale priskribis la monumentajn postlasitaĵojn kaj la enskribjon, kio pluse pliprofundigitis en la verko Die Demenordnung des Kleisthenes (1892). Por la menciita maparo Milchhöfer ankaŭ liveris la literaturajn fontojn (same en la antaŭparolo al Stadtgeschichte von Athen de Curtius, 1891) kaj la geografian situidentigon. Ĝi estis ne trotaksebla helpilo por postaj laboroj de aliaj scienculoj.

Li ankaŭ estis spertulo pri la klasika kaj la - danke al novaj trovoj - regajnita helenisma arto en tuta profundeco. Tion atestas la eksplikoj sobraj kaj ekvilibraj de la ĝis hodiaŭ pridiskutita ikonografio de atikaj tombreliefoj kiel ankaŭ liaj fokusoj metitaj pri pergamona kaj aleksandria artoj. Al la prelegoj pri ĉiuj sekcioj de arthistorio greka Milcchhöfer dediĉis multan energion. Ilin ankaŭ helpis la novaranĝo de granda figurmuzeo en Münster kiel ankaŭ la nova gipskopikolekto de la altlernejo de Kiel aranĝita laŭ la stilhistorio. Per publikaj prelegoj kaj eseoj en popularaj, nesciencaj gazetoj Milcchhöfer ne forgesis la taskon de universitatuloj ankaŭ pluklerigi la tutan popolon.

GravecoRedakti

Milchhöfer metis la fundamenton por la kompreno de frugreka arto ene de kiu li malkovris la gravecon de minoa civilizo. Li estis vera pioniro de historia topografio de Greklando kaj de greka plastika arto. Kontraŭe al multaj tiutempuloj li ne simple kolektegis kaj tiris konkludojn el la amasoj, metodo de ne malmultaj adeptoj de pozitivismo, sed prezentis proprajn ideojn kaj malfermis al la arkeologio novajn vojojn kiuj ofte nur pli malantaŭe komprenatis kaj pluevoluigitis.

Aliaj verkojRedakti

  • Ausgrabungen in Mykene, in: Athen. Mitt. 1, 1876, S. 313 ff. (mit H. Dressel)
  • Kat. d. Antiken v. Lakonien, ebd. 2, 1877, S. 293-474
  • Die Museen Athens, 1881
  • Heinrich Schliemann, in: Dt. Rdsch. 28, 1881, S. 392-416
  • Erinnerungen an Heinrich Schliemann, ebd. 67,1891, S. 278-89
  • Die Befreiung d. Prometheus, e. Fund aus Pergamon, 1882
  • Athen, Piräus, in: Baumeister, Denkmäler d. klass. Altertums I, 1884
  • Zu griech. Künstlern, in: A. Furtwängler u. A. M. (Hrsg.), FS f. H. Brunn, 1893
  • Über d. Gräberkunst d. Hellenen (Rede z. Winckelmann-Tag), 1899.

Eksteraj ligilojRedakti