Artstilojarta movado estas tendenco aŭ stilo rilate arton kunhavante filozofion aŭ celon specifajn komune, sekvita de grupo de artistoj dum tempoperiodo; pro tio, arta movado respegulas arton pere de kelkaj similaj karakteroj aŭ trajtoj dum iu epokero. La artaj movado klopodas ixgi solvo aŭ respondo por la kulturo kaj socio el kiuj naskiĝis aŭ disvolviĝis.

Artaj movadoj estas esprimaj fenomenoj kiuj eliris en la Historio de arto, en diferencaj epokoj aŭ eraoj, kaj dividiĝas laŭ tempoperiodoj. Ĝis la Mezepoko la aperritmo estis malrapida, post ĉiu jarcento aperis novaj artstiloj ĝis la 20a jarcento kiam akcelo plirapidigis la aperon de novaj artstiloj: Bizanca stilo - Romaniko - Gotiko - Renesanco - Manierismo - Baroko - Rokoko - Novklasikismo - Romantikismo - Naturalismo - Realismo - Secesio - Impresionismo - Ekspresionismo - Kubismo - Superrealismo - Futurismo - Dadaismo - Abstraktismo - Poparto - Minimumismo - Konceptarto

Krome tiuj artstiloj konkretiĝas en la diversaj artfakoj: nome muziko, literaturo, pentrarto, skulptarto kaj arkitekturo.