Astolphe de Custine

Astolphe-Louis-Léonor, markizo de Custine (naskiĝis la 18-an de marto 1790 en Niderviller, Moselle, mortis en septembro 1857 en Parizo) estis franca vojaĝverkisto de la 19-a jarcento.

Astolphe de Custine
Custine.jpg
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1790 (1790-03-18)
en Niderviller
Morto 25-an de septembro 1857 (1857-09-25) (67-jara)
en Parizo
Mortis pro apopleksio [#]
Lingvoj franca [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Profesio
Okupo verkisto • poeto • politikisto • esploristo [#]
Verkado
Verkoj La Russie en 1839 [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Astolphe de CUSTINE

Astolphe estis nepo de en 1793 ekzekutita generalo Adam-Philippe de Custine. Li travojaĝis inter 181122 Brition, Skotlandon, Svislandon kaj Kalabrion, veturis en 1835 al Hispanio, pli poste al Rusio.

Liaj abundaj veturoj donis la materialon por interesaj verkaĵoj, specife al la verko La Russie (Parizo 1843, 4 volumoj). Krom tio skribis li novelojn kaj romanojn kaj tragedion en versoj: Béatrix Cenci (1833). Liaj Lettres à Varnhagen d'Ense et Rahel Varnhagen d'Ense aperis en 1870, en Parizo.

VerkaĵojRedakti

  • La russie en 1839. 4 volumoj. – Parizo : Amyot, 1843
  • Beatrice Cenzi : tragédie en cinq actes et en vers. – Parizo : Fourier, 1853
  • Lettres à Varnhagen. – Parizo : Fourier, 1870
  • Russische Schatten : profetaj leteroj. – Nördlingen : Greno, 1985. – ISBN 3-921568-43-9

LiteraturoRedakti

  • Albert Marie Pierre de Luppé: Astolphe de Custine. – Monaco : Éditions du Rocher, 1957
  • Julien Frédéric Tarn: Le marquis de Custine, ou, Les malheurs de l'exactitude. – Paris : Fayard, 1985
  • Francine-Dominique Liechtenhan: Astolphe de Custine : voyageur et philosophe. – Paris : Champion, 1990. – ISBN 2-05-101094-3
  • Anka Muhlstein: Astolphe de Custine 17901857 : le dernier marquis. - Paris : Grasset, 1996. - ISBN 2-246-49211-4

Eksteraj ligilojRedakti